Leon Cyboran

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Leon CYBORAN (naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1928 en Krakovo — mortis la 6-an de junio 1977 en Varsovio) – pola filozofo kaj sanskritologo, historiisto de la hinda filozofio, esploristo de la klasika jogo, tradukinto kaj interpretisto de ties fontaj traktaĵoj, ankaŭ kreanto de la propra, originala filozofio.

Biografio

Siatempe unusola en Pollando fakulo pri la hinda filozofio, unu el malmultaj okcidente, edukita pri la eŭropa filozofio kaj la hinda filologio. Leon Cyboran finis tri studdirektojn: filozofion kaj ekonomikon en Vroclavo kaj hindologion en Varsovio, doktoriĝis ĉe la Filozofia Fakultato de la Varsovia Universitato surbaze de disertaĵo Purusza – byt podmiotowy w „Jogasutrach” (Próba nowej interpretacji systemu jogi) (Puruŝo – ento subjekta en „Jogasutroj”. Provo de nova interpreto de la sistemo de jogo). Lekciisto ĉe ATK en Varsovio (Akademio pri la Katolika Teologio) kaj KUL en Lublin (Katolika Universitato Lublina).

Li komencis en la du universitatoj de Pollando novan aliron en la monda scienco (escepte de Hindio) – regulajn lekciojn pri la hinda filozofio kune kun la instruo de sanskrito en filozofiaj fakoj, ekster la orientalistikaj institutoj, kaj postulis ke aliaj okcidentaj universitatoj sekvu la ekzemplon. Aŭtoro de la projekto fondi en Hindio Internacian Akademion pri la Hinda Filozofio. Li emfazis neprecon rompi eŭropocentrismon de onia filozofia penso kaj bezonon plivastigi onian pensan horizonton en filozofio. La hindan filozofion lekciis por studentoj de filozofio por pliampleksi ilian pensokampon.

Tradukinto - de sanskrito en la polan lingvon - de fundamentaj traktaĵoj pri la klasika jogo: Jogasutroj de Patanĝali kaj la unua komentario Jogabhaŝja de Vjaso, eldonitaj de PWN (Ŝtata Scienca Eldonejo) en la serio „Biblioteko de Klasikuloj pri Filozofio” sub la titolo Klasyczna joga indyjska (Klasika hinda jogo). La aŭtoro de libro Filozofia jogi (Filozofio de jogo) kaj de pluraj artikoloj pri la hinda filozofio. Konanto de teorio kaj praktiko de la jogo en la monda skalo. Tro frua foriro ne permesis al li fini habilitan disertaĵon „Joga klasyczna. Filozofia i praktyka” (Klasika jogo. Filozofio kaj praktiko), kiu estis defendota aŭtune 1977 ĉe la Filozofia Fakultato de Katolika Universitato en Lublin. Same li ne finis aliajn kontribuojn pri la hinda filozofio kaj la propra.

Kontraŭkomunisto, defendanto de individuismo kaj sendependo de la individuo, kies moto estis – estu libera kaj donadu liberon. Granda morala aŭtoritato kaj edukanto de junularo. Pro sia kritiko de totalisma reĝimo kaj decida maljeso kunlabori kun Sekureca Servo alfrontis akran konflikton kun la komunisma registaro. Pro sia senkompromisa sinteno perdis laboron ĉe Varsovia Universitato kaj estis konstante gvatata. Malaperis la 3-an de junio 1977.

Verkaro

  • Klasyczna joga indyjska. Jogasutry przypisywane Patańdżalemu i Jogabhaszja, czyli komentarz do Jogasutr przypisywany Wjasie (Klasika hinda jogo. Jogasutroj atribuataj al Patanĝali kaj Jogabhaŝjo, aŭ komentario al Jogasutroj atribuata al Vjaso). Przełożył z sanskrytu, opatrzył przypisami, napisał wstęp i posłowie oraz ułożył słownik terminów Leon Cyboran. Biblioteka Klasyków Filozofii, PWN, Warszawa 1986 [kun la plej gravaj artikoloj de Leon Cyboran]


Aforismoj de Leon Cyboran

Estu libera kaj donadu liberecon

(La plej alta moralleĝo)


Mi estas spirito

Ekstere homo

(La tuta religio)


Vivu per la koro

Menso malvarmigu ĝian ardon

Sed ne estingu


Ne serĉu feliĉon

agu

feliĉon vi havas ene


Pri la amo

Ne avidu

Sed admiru


En spiriteco ĉio inverse

Por la mensulo paradoksoj


Ne ekzistas problemoj

Pririgardo! Prijuĝo!

Decido, ago!


Kolektis Tadeusz Suchocki, tradukis Lidia Ligęza

Vidu ankaŭ

Bibliografio

  • Tomasz Ruciński, Contribution of Leon Cyboran (1928-1977) to the Study of Philosophy of Yoga, Sanskrit and World Culture, SCHR.OR. 18, Berlin 1986
  • Maciej St. Zięba, Cyboran Leon, Powszechna Encyklopedia Filozofii, t. II, Polskie Towarzystwo Tomasza z Akwinu, Lublin 2001
  • Tadeusz Suchocki, Życie i twórczość naukowa Leona Cyborana (Vivo kaj scienca kreado de Leon Cyboran), Studia Indologiczne, Instytut Orientalistyczny UW, Warszawa 2007

En Interreto