Leonard Barnes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leonard Barnes
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1895 (1895-01-01)
en Londono
Morto 10-an de marto 1977 (1977-03-10) (82-jaraĝa)
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Universitata Kolegio • St Paul's School vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Leonard John Barnes (1895 – 1977) estis brita kontraŭkoloniisma verkisto, ĵurnalisto kaj edukisto.

Li studis ĉe St Paul's School en Londono. Li estis dekoraciita per Militkruco dum la Unua Mondmilito kaj tiam li studis ĉe University College en Oksfordo, antaŭ iri al Sudafriko por labori kiel bienulo kaj ĵurnalisto.

Li verkis The New Boer War (La Nova Bura Milito, 1932) kaj Empire or Democracy (Imperio aŭ Demokratio, 1939) ĉirkaŭ koloniaj kaj disvolvadaj temoj.

Barnes faris du signifajn kontribuojn al studoj pri junaj laboristoj en 1948. Li estris departementon pri Socia Politiko kaj Interveno en la Universitato de Oksfordo.