Leonardo Leo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Leonardo LEO)
Leonardo Leo
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1694 (1694-08-05)
en San Vito dei Normanni
Morto 31-an de oktobro 1744 (1744-10-31) (50-jaraĝa)
en Napolo
Lingvoj itala
Alma mater Conservatorio della Pietà dei Turchini
Okupo
Okupo komponistoorgenisto
TTT
Retejo http://www.leonardoleo.com/
vdr

Leonardo Leo, aŭ, pli ĝuste, Lionardo Oronzo Salvatore de Leo (*5-a de aŭgusto 1694 (Laŭ Piccinni 1701) en Napolo; † 31-a de oktobro 1744(?)) estis Itala komponisto de baroka muziko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Leo naskiĝis en San Vito degli Schiavoni (nun San Vito dei Normanni, provinco Brindisi), tiam parto de la reĝlando Napolo.

En 1703 li studis ĉe la konservatorio della pietà de' Turchini en Napolo samkiel ĉe Piloni en Romo. Krome li estis lernanto unue de Francesco Provenzale kaj poste de Nicola Fago. Oni supozis, ke li estis lernanto de Pitoni kaj Alessandro Scarlatti, tamen li ne povus studi ĉe ambaŭ tiuj komponistoj, kvankam li sendube estis influata de iliaj komponaĵoj. Lia plej frua konata verko estis la dramo L'infedeltà abbattuta, prezentata de siaj kunstudentoj en 1712. En 1714 li produktis ĉe la kortega teatrejo operon Pisistrato, kiu estis ege admirata. Li enhavis variajn postenojn ĉe la reĝa kapelo kaj kontinuis verki por la scenejo aparte de la instruado ĉe la konservatorio. Post enmetado de komikaj scenoj al Bajazette de Francesco Gasparini en 1722 por prezentado en Napolo li komponis komikan operon La’mpeca scoperta en la Napola dialekto en 1723.

Leo vivis poste ekde 1717 ĝis sia morto en la jaro 1744 (ne en 17421743, kiel Burney kaj Piccinni asertas) kiel eklezia kapelestro kaj direktoro de la konservatorio Sant' Onofrio en sia gepatra urbo. Li mortis pro apopleksio, dum kiam li estis okupita pro la komponado de novaj arioj por rea prezentado de La Finta Frascatana.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Lia plej fama komika opero estis Amor vuol sofferenze (1739), pli bone konata kiel La Finta Frascatana, alte laŭdita de De Brosses. Kiel unu el la plej eminentaj majstroj de la napola skolo Leo estis bonega en ĉiuj ĝenroj de la kompozicio kaj same granda pri la pasia kiel pri la naiva, subtila kaj ŝerca. Li estis same distinginda kiel komponisto de seriozaj operoj kiel Demofoonte (1735), Parnace (1737) kaj L'Olimpiade (1737), kiuj estis liaj plej famaj verkoj en tiu ĉi ĝenro, kaj eĉ pli bone li estas konata kiel komponisto de sakrala muziko.

Leo estis la unua el la Napola skolo, kiu akiris kompletan majstrecon pri moderna harmonia kontrapunkto. Lia sakrala muziko estas majstreca kaj dignoplena, prefere logika ol pasia kaj libera de sentimentaleco, kiu enestas la verko de F Durante kaj GB Pergolesi. Liaj seriozaj operoj suferas de sobreco kaj stila severeco, sed en siaj komikaj operoj li montras aŭdacan senton de humuro. Liaj ensemblaj movimentoj estas temperamentaj, sed neniam ellaboritaj je forta kulmino.

Bona kaj karakteriza ekzemplo por lia sakrala muziko estas la Dixit Dominus in C, eldonita de CV Stanford kaj publikita ĉe Novello. Kelkaj arioj el liaj operoj estas akireblaj en modernaj eldonaĵoj.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Operoj

  • Sofonisba (1719),
  • Ollimpiade,
  • La clemenza di Tito (1735) und
  • Achille in Sciro (um 1743);

La ambaŭ oratorioj

  • Santa Elena kaj
  • La morte di Abele (1733),

Eklezia muziko

  • Ave Maria
  • Miserere

Tiu ĉi lasta distingiĝas precipe pro esprimprofundeco samkiel pro artoplena harmonia kaj kontrapunkta verkado.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]