Leopold Pokagon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Leopold Pokagon
Leopold Pokagon, Potavatoma ĉefulo
Leopold Pokagon, Potavatoma ĉefulo
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1774 (1774-11-30)
en Usono
Morto 1-an de januaro 1841 (1841-01-01) (66-jara)
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Leopold Pokagon (c. 1775 - 1841) estis Potavatoma Wkema (ĉefulo). Transprenante la estrecon de Topinabee, kiu mortis en 1826, Pokagon estiĝis la ĉefulo de la Potavatomoj de la Valo de la Rivero St. Joseph Miĉigano, grupo, kiu poste nomiĝis laŭ li.

Frua vivo kaj edukiĝo[redakti | redakti fonton]

Estas multaj legendoj pri la frua vivo de Pokagon, kaj multaj detaloj estas konataj nur per parolaj historioj de la nacio. Rakontoj sugestas, ke li naskiĝis kiel Otavo aŭ Oĝibvo, sed kreskiĝis de frua aĝo inter la Potavatomoj. Lia nomo, Pokagon, poké-igan, kiu signifas "la ripo," sed laŭvorte signifas "ion, kiu servas por ŝirmi". Kiel la ripoj protektas la koron, tiel Pokagon protektis sian popolon. Li edziĝis al filino de Sawaak, frato de Topinabi.[1]

Pokagon konvertiĝis al la Katolika Eklezio.[2]

Kariero[redakti | redakti fonton]

Pokagon eminentiĝis kiel tre sukcesa popolestro post 1825, nome post Topinabee. Dum la lasta jardeko de sia vivo, Pokagon klopodis protekti kaj promocii la unikan pozicion de la Potavatomaj komumumoj, kiuj vivis en la St. Joseph Rivervalo. Li vojaĝis al Detrojton en julio 1830, kie li vizitis Patron Gabriel Richard-on por peti la servojn de "nigra robo" (makatékonéya, laŭvorte, "nigre vestita," pro la nigra robo (sutano) tradicie portita de pastroj). Li opiniis, ke ligo kun la Katolika Eklezio estis grava politika alianco en la lukto por eviti translokigon. Tiu sama jaro, Pokagon kaj lia edzino Elizabeth baptiĝis de Patro Frederick Rese, la ĝenerala vikaro de la Detrojta Diocezo, kune kun pluraj sampopolanoj. En aŭgusto, 1830, Patro Stephen Badin alvenis por fondi mision por servi la Pokagonajn Potavatomojn. Per konvertiĝo al katolikismo, la Potavatomoj de la St. Joseph Rivervalo asertis novan identon kiel la Pokagona Popolo de Potavatomoj.

En 1833, Pokagon negociis amendigon al la Traktado de Ĉikago (1833) kiu permesis, ke la popolo de Pokagon restu ĉe la lando de iliaj antaŭuloj en Miĉigano. Preskaŭ ĉiuj restantaj Potavatomoj estis translokigotaj al okcidento de la Rivero Misisipo fare de la federala registaro post la Leĝo pri Translokigo de la Indianoj de 1830. Abstinante de alkoholo ĉe la traktataj negocioj, kaj emfazante sian konvertiĝon, kune kun liaj sekvantoj, al Katolikismo, Pokagon ricevis specialan permeson en la Traktato de 1833.[3] Poste la Popolo de Pokagono translokiĝis al L'arbre Croche (Waaganaakising, lando de la malrekta arbo, laŭvorte la loko, kie estas la malrekta arbo). Pokagon fine uzis la monon pagitan laŭ la Traktato por aĉeti landojn por sia popolo en Silver Creek Township, Miĉigano, proksime al Dowagiac, Miĉigano. Li propranome akiris la terrajton, kaj fariĝis privata terposedanto tiel, kiel la ĉirkaŭaj koloniantoj.

La Katolikaj Potavatomoj tra sudokcidenta Miĉigano kaj nordokcidenta Indiano agnoskis Pokagonon kiel aia ĉefulo. Ek de tiam, la Potavatamaj vilaĝoj de Hartford, Rush Lake, Dowagiac, Niles, kaj Buchanan en Miĉigano, kaj South Bend en Indianao unuiĝis sub komuna identeco, nome Pokégan Bodwéwadmik dbéndagwzéwad (ili apartenas al la Pokagonaj Potavatomoj).

En 1841, Pokagon akiris la helpon de Asocia Miĉigana Suprema Kortuma Juĝisto Epaphroditus Ransom por ĉesigi la usonajn militajn klopodojn por translokigi la Katolikajn Potavatomojn, kontraŭe al la kondiĉoj de la Traktato de 1833. Post la morto de Pokagon je la 8a de julio 1841, malkonsentoj inter siaj heredantoj, la Potavatomoj, kaj la Katolika Eklezio pri la posedrajto de la teroj ĉe Silver Creek kaŭzis jurajn batalojn, kiuj dolore disrompis la komunumon. La plimulto de la enloĝantoj transloĝiĝis al Brush Creek, Rush Lake, kaj aliaj lokoj en sudokcidenta Miĉigano kaj nordorkcidenta Indianao. La Potovatomoj laboris por akiri la jarrentojn kaj aliajn promesitaĵojn, kiuj ŝuldiĝis al ili pro la kondiĉoj de la multaj traktatoj, kiujn ili subskribis kun Usono.

Hodiaŭ, la tribo daŭras kiel la Pokagona Popolo de Potavatomaj Indianaoj, federacie rekonata Indiana Nacio, kun pli ol 4300 civitanoj kaj 10-kantona servo-regiono en nordokcidenta Indianao kaj sudokcidenta Miĉigano. La triba sidejo lokiĝas en Dowagiac, Miĉigano, kun suboficejo en South Bend, Indianao. La triba policaro havas suboficejon en New Buffalo, Miĉigano, por prizorgi la kazinon proprietatan de la tribo, Four Winds New Buffalo.

Testamentaĵoj kaj honoroj[redakti | redakti fonton]

  • La bando nomiĝis laŭ li.
  • Pokagon State Park (Pokagona Ŝtata Parko) en Indianao nomiĝis laŭ li.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Bwakajig (wise people/ those who know) and Clifton, James A., The Pokagons, 1683-1983, Catholic Potawatomi Indians of the St. Joseph River Valley, Lanham, MD: University Press of America, 1984.
  1. Ellis, Franklin. (1880) History of Berrien and Van Buren Counties, Michigan (angle), p. 33.
  2. Atlas of Berrien County, p. 4
  3. Mumford, Lou, "Events Today, Saturday Celebrate Sovereignty", South Bend Tribune, 2011-09-23. Kontrolita 2011-09-27.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]