Leopold Van der Poel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leopold Van der Poel
Persona informo
Naskiĝo 1902
Morto post 1976
Lingvoj Esperanto vd
Ŝtataneco Belgio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Leopold Pieter (Pol) VAN DER POEL (naskiĝis en 1902 en Mechelen) estis flandra verkisto kaj esperantisto. Ekde la infanaĝo li sciis pri Esperanto kaj simpatiis kun ĝi, sed nur en 1922 li lernis la lingvon. Tre baldaŭ li komencis verki kaj traduki. Verŝajne lia unua traduko estis la verko La flandra popolo de Hugo Verriest, kiu aperis en 1928 okaze de la Esperanto-kongreso en Antverpeno en la antverpena gazeto De Schelde (Skeldo).

En la unuaj jaroj li verkis sub la pseŭdonimoj Pol Varens kaj Pol Vaerèns. En la Internaciaj Floraj Ludoj en 1936 li gajnis premion por la traduko de Pri nigra reĝo Gaspari de Hilarion Thans. Sed ankaŭ nederlandlingve li verkis, i.a. romanon Twintig jaar vrede (20 jarojn de paco) kaj por la loka gazeto De Klauwaert. Li verkis teatraĵon Het rijzen der groene ster (La leviĝo de la verda stelo), kiu estis disaŭdigata de la belga radio, nederlandlingvaj elsendoj, la 13-an de decembro 1937, tradukis por la sama radiostacio plurajn teatraĵojn el la germana lingvo.

En la revuo Flandra Esperantisto aperis de li dekoj da poemoj, noveloj kaj aliaj prozaĵoj. En la sama revuo (numero 125, novembro 1939) aperis mallonga biografio kun foto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]