Leopoldina (akademio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Nacia Akademio de la Sciencoj Leopoldina (germane Nationale Akademie der Wissenschaften Leopoldina; ĝis julio 2008 Germana Akademio de la Naturesploristoj Leopoldina / Deutsche Akademie der Naturforscher Leopoldina) estas la plej malnova naturscienca-medicina klerula institucio en Germanio kaj la plej malnova seninterrompe ekzistanta naturesplora akademio en la mondo.

Leopoldina estis fondita en 1652 en Schweinfurt kaj nomita laŭ imperiestro Leopoldo la 1-a. Ĝia nuna sidejo estas en Halle, ĝia prezidanto estas Volker ter Meulen. Ĝi havas proksimume 1.300 membrojn, el kiuj triono estas el ne-germanlingvaj regionoj.

Historio

La Germana Akademio de la Naturesploristoj Leopoldina estis fondita la 1-an de januaro 1652 en Schweinfurt de la kuracistoj Johann Lorenz Bausch, Johann Michael Fehr, Balthasar Metzger kaj Georg Balthasar Wohlfahrt kiel privata societo. Tiutempe jam ekzistis en Italio la Accademia Nazionale dei Lincei ( de 1603); poste estis fonditaj la Reĝa Societo de Londono en Anglio (1660) kaj en Francio la Académie des sciences (1666).

La mallongigitan nomon Leopoldina kreis imperiestro Leopoldo la 1-a, kiu per dekreto de la 7-a de aŭgusto 1687 fiksis la latinan oficialan nomon Sacri Romani Imperii Academia Caesareo-Leopoldina Naturae Curiosorum (akademio de naturscioj imperiestre-leopolda de la Sankta Romia Imperio). En la jaro 1712 imperiestro Karolo la 6-a ŝanĝis la nomparton "Caesareo-Leopoldina" al "Caesarea Leopoldino-Carolina" (imperiestra leopolda-karla). En la jaro 1742 imperiestro Karolo la 7-a enkondukis la germanan nomon Kaiserlich Leopoldinisch-Carolinische Deutsche Akademie der Naturwissenschaftler (imperiestre leopolda-karla germana akademio de la natursciencistoj).

Ĝis 1904 la loĝloko de la prezidanto estis sidejo de la akademio; de tiam estas konstanta sidejo en Halle (Saale). Same en 1904 la akademianoj rezignis elekti personan akademian nomon.

Je la 18-a de februaro 2008 la Komuna Scienca Konferenco de la germaniaj federacio kaj subŝtatoj decidis asigni al Leopoldina la taskojn de germana nacia akademio de la sciencoj.

Prezidantoj de la akademio

kun deĵora tempo, nomo, akademia nomo, sidejo

Membroj de la akademio (elekto)

Sume ĝis nun 168 membroj de la Leopoldina ricevis Nobel-Premion.

Eksteraj ligiloj