Les Amants du Pont-Neuf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Les Amants du Pont-Neuf
filmo
Originala titolo Les Amants du Pont-Neuf
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 16 okt. 1991, 2 jul. 1992
Ĝenro amafera filmo, filma dramo
Kameraado Jean-Yves Escoffier
Reĝisoro(j) Leos Carax
Produktisto(j) Christian Fechner • Carl-A. Fechner
Scenaro Leos Carax
Loko de rakonto Parizo
Muziko de Arvo Pärt
Rolantoj Juliette Binoche • Denis Lavant • Édith Scob • Klaus Michael Grüber • Marc Maurette • Marie Trintignant
Produktinta firmao Gaumont
Honorigoj Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Aktorino • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Kinematografisto • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Muntisto
IMDb
vdr

Les Amants du Pont-Neuf (La amantoj de la Nova Ponto, franclingva prononco: ​[lez‿amɑ̃ dy pɔ̃ nœf]) estas franca filmo de 1991 reĝisorita de Leos Carax, kun ĉefaktorado de Juliette Binoche kaj Denis Lavant. La filmo temas pri amafero inter du junaj vaguloj: Alex, cirkisto maniulo de alkoholo kaj trankviligiloj, kaj Michele, pentristino suferanta malsanon kiu estas malrapide blindiganta ŝin. La pejzaĝo de Parizo estas la fono de la historio dum la tagoj de la celebroj de la Ducentjariĝo de la Franca Revolucio en 1989.

Tiu ĉi filmo famiĝis pro la komplika kaj longdaŭra produktado kaj pro la monkvanto enspezita. Oni ofte referencis ĝin kiel la plej multekosta franca filmo iam farita en la epoko de sia publikigo, kvankam tion ne ĉiuj akceptas.

La titolo aludas al la Ponto Neuf (Nova) en Parizo. Pro variaj tialoj, la filmistoj finfine devis konstrui samskalan kopion de la ponto, kio ege pliiĝis la buĝeton. Kvankam ĝi estis publikigita laŭ sia origina titolo en aliaj anglalingvaj teritorioj, la nordamerika titolo de la filmo estas The Lovers on the Bridge (La amantoj sur la ponto),[1][2] kaj, pro mistraduko de la origina titolo, la aŭstralia titolo estas Lovers on the Ninth Bridge (Amantoj sur la Naŭa Ponto, anstataŭ "Lovers on the New Bridge").[3]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Alex (Denis Lavant) vivas en Parizo, fakte sur la Pont-Neuf, proksime de Hans (Klaus Michael Grüber), sia delonga kompano, kiu helpas lin endormiĝi. Ilia «trankvila» vivo estas ŝanĝita per la alveno de Michèle (Juliette Binoche), pentristino. Michèle perdas la vidkapablon, dum Alex malkovras amon. Kune, ili vivas, ridas, trinkas, dancas laŭ la ritmo de la surstrataj orkestroj parizaj kaj sub la buntaj lumoj de la celebroj de la Franca Revolucio en 1989.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Juliette Binoche : Michèle Stalens
  • Denis Lavant : Alex
  • Klaus Michael Grüber : Hans
  • Marie Trintignant : la voĉo
  • Jean-Louis Airola : la afiŝgluisto
  • Paulette kaj Roger Berthonnier : la maristoj
  • Daniel Buain : la vagula amiko
  • Georges Castorp : la dormanto
  • Marc Desclozeaux, Pierre Pessemesse, Maître Bitoun kaj Johnny Aladama : la dormantoj
  • Chrichan Larson  : Julien
  • Marc Maurette : la juĝisto
  • Albert Prévost : la komisaro
  • Édith Scob kaj Georges Aperghis : la paro enaŭta
  • Marion Stalens : Marion
  • Michel Vandestien : la fajrestingisto

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Lovers on the Bridge, DVDBeaver (illustrates the front covers of the North American Region 1 DVD and the British Region 2 DVD)
  2. Markey, Paul (15a de Aŭgusto 2018). "The Films That Made Me: Les Amants du Pont Neuf". RTÉ. Alirita la 13an de Aŭgusto 2023.
  3. Australian Centre for the Moving Image. "Lovers on the ninth bridge = Les Amants du Pont-Neuf". Australian Centre for the Moving Image. Alirita la 2an de Septembro 2023.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]