Les Ponts-de-Cé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Les Ponts-de-Cé
Ponto de Dumnacus
Ponto de Dumnacus

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Luarlandoj
Departemento Maine-et-Loire
Arondismento Angers
Kantono Les Ponts-de-Cé
INSEE kodo 49246 [+]
Poŝtkodo 49130
Kodo laŭ INSEE 49246
Retpaĝaro www.ville-lespontsdece.fr [+]
Politiko
Urbestro S-ro Joël Bigot
2008-2013
Demografio
Loĝantaro 11 575  (2009)
Loĝdenso 592 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 25′ N, 0° 32′ U47.424444444444-0.52527777777777Koordinatoj: 47° 25′ N, 0° 32′ U
Alto De 15 ĝis 36 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 19,55 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Les Ponts-de-Cé
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Les Ponts-de-Cé [+]
Information icon.svg
vdr

Les Ponts-de-Cé [lepondeSE], proponita esperantigo Pondeceo[1], estas franca komunumo, situanta en la departemento Maine-et-Loire, en la administra regiono Luarlandoj.

Ĝi estas ankaŭ titolo de poemo de Louis Aragon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Laŭ legendo, la urbo, dividita en du partojn pro la rivero Luaro super-pontita per multaj pontoj, estis konstruigita de Cezaro. Iu deziris baptonomi ĝin "Les Ponts-de-César" (La Pontoj de Cezaro). Sed Cezaro lin malhelpis kaj al li tranĉigis la kapon, kiam li estis skribonta la finan "S"...

La plej malnovaj nomoj konataj estas :

En ĉiuj tiuj nomoj, oni trovas la keltan radikon "Sea", kiu signifas "akvo".

En 869, la reĝo Karlo la Kalva konstruigis fortikigitan ponton en Pondeceo, cele malhelpi la vikingajn rabistojn almonte navigi sur rivero Loire [2].

Batalo de Pondeceo[redakti | redakti fonton]

La 7-an de aŭgusto 1620 okazis la batalo de Les Ponts-de-Cé, konata ankaŭ per la nomo de "Drôleries des Ponts-de-Cé" (Komikaĵoj de Pondeceo), inter la partizanoj de la Reĝo Ludoviko la 13-a kaj tiuj de lia patrino, Marie de Médicis, kiun ŝia filo malproksimigis de la Regenteco tri jarojn pli frue, kaj kiu provadis rekapti la povon. Pro la forlaso de siaj ĉefaj nobeluloj, la trupoj de Marie de Médicis rapide iĝis sen komandanto antaŭ la batalo. Al la reĝa armeo sufiĉis dispeli ĝiajn piedsoldatojn en iu ĝenerala "komikaĵo".

Sorges[redakti | redakti fonton]

Sorges estas kvartalo de Pondeceo situanta inter la rivero Authion kaj Trélazé. Vilaĝo sendependa de Pondeceo, ĝi al ĝi estis kunligita je la Revolucio de 1789. Ĝiaj loĝantoj tiam estis nomitaj "Sorgeais", nomo kiu aperis ĉirkaŭ la jaro 1000 en la manuskriptoj de la Abatejo Saint-Aubin d'Angers.

Ĝiaj teroj apartenis sinsekve al la Abatejo Saint-Aubin, al la vicgrafoj de Anĵuo, poste al la frato de la reĝo Louis-Charles I-a duko de Anĵuo kaj al Jean Bourré, fama kasisto de Ludoviko la 11-a kaj konstruiginto de la kastelo Plessis-Bourré.

En 1579, la Protestanta templo de la urbo Angers sin instalis en Sorges (apud la nuna poŝtejo), ĉar ĝin oni devis konstrui je minimume 4 leŭgoj distance de Angers. Nuntempe, el ĝi restas nur la korto kromnomita « de la prediko », ĉar tiu templo estis detruita okaze de la nuligo de la edikto de Nantes far Ludoviko la 14-a en 1685.

El inter la historiaj momentoj, notindas la bataloj inter la armeoj de la juna reĝo Ludoviko la 13-a kaj tiuj de lia patrino Maria de Mediĉo sur la herbejoj de Sorges en aŭgusto 1620. Post tri tagoj paco estis pritraktita de Richelieu en Les Ponts-de-Cé.

En 1661, komence de sia reĝado, Ludoviko la 14-a, irante de Saŭmuro al Anĝevo, haltis en Sorges kaj tie vespermanĝis en farmo-gastejo. Efektive, la vojo Saumur-Angers trairis Sorges, kie oni bezonis uzi pramon por traveturi la riveron Authion.

En la tempo de la Revolucio, en 1790, la vilaĝo de Sorges iĝis komunumo : ĝia urbestro estis Jacques Houtin. Unu jaron poste, Sorges reiĝis apartenanta al la komunumo de Trelazeo. Ĝis definitiva kunligado al la komunumo de Pondeceo datiĝas de 1796.

Ĝia preĝejo estas dediĉita al Saint-Maurice ekde 1535 kaj ĝi estis pligrandigita en 1845. Ĝi estas malfermata ĉiujare en la dimanĉo plej proksima al la Tago de Saint-Maurice (la 22-an de septembro).

La inundoj, precipe tiu de 1856 kun la paso de Napoleono la 3-a kaj tiu de 1910, lasis spurojn en la kvartalo. Platoj, ĉe la flanko de la preĝeja pordo kaj sur la fasado de domo, indikas la nivelojn de la akvoaltiĝoj : pli ol du metrojn super la grundo. Nuntempe, digoj kaj stacio elĉerpiganta la trasorbitajn Authion-akvojn protektas la kvartalon.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo de Les Ponts-de-Cé inter 1962 kaj 1999
1962 1968 1975 1982 1990 1999

5.911

7.175 9.589 10.739 11.032 11.387
fonto : http://www.insee.fr/fr/ffc/docs_ffc/psdc.htm.

Instruejoj[redakti | redakti fonton]

  • Unuagradaj : pluraj.
  • Mezgradaj :
    • 2 gimnazioj :
    • liceo
      • liceo Jean Bodin.

Lokoj kaj Monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Kastelo de la XIII/XV-a jarcento (Historia Monumento) posedanta ĉefturon kun ŝuto-truoj datiĝantan de la 13-a jarcento.

En 850, sub Karlo la 2-a (la Kalva), la unua fortikaĵo de Les Ponts-de-Cé estis konstruita sur strategia loko jam uzita de la Romianoj. Konstruita unue per ligno, tiu konstruaĵo celis limigi la antaŭen-iron de la Normanoj. En 1206, post la detruo de la ŝton-konstruaĵo, Guillaume des Roches rekonstruigis la kastelon. En 1440, la Reĝo Renato rearanĝigis ĝin kaj igis ĝin sia dua restadejo. En 1620, la kastelo estis batal-celo inter Maria de Mediĉo kaj ŝia filo Ludoviko la 13-a : tiun batalon la Anĝevanoj nomas "la komikaĵoj de Les Ponts-de-Cé". En 1861, ĝi estis klasifikita, kiel historia monumento. En 1891, ĝin akiris la municipo. Nuntempe restas nur la ĉefturo, iĝinta la muzeo pri kufoj.

  • Biendomo de Le Rivet 15-a jarcento, konstruigita de la Reĝo Renato (la portalo kun turetoj kaj la kapeleto estas enskribitaj, kiel Historiaj Monumentoj).

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

Ĝemeliĝoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Kiel traduki okdek franclingvajn vortojn kaj Kiel esperantigi proprajn nomojn (2011), P249
  2. Michel Dillange. Les Comtes de Poitou Ducs d'Aquitaine (778-1204). La Crèche : Geste éditions, 1995. ISBN 2-910919-09-9, p 59
  3. http://www.ville-lespontsdece.fr/article.php3?id_article=882
  4. http://www.ville-lespontsdece.fr/rubrique.php3?id_rubrique=123