Nacia parko Pireneoj
Aspekto
(Alidirektita el Les Pyrénées, Pireneoj)
Nacia parko Pireneoj | ||
---|---|---|
nacia parko de Francio, protektata areo [+] | ||
Lando | Francio | |
Departemento | Hautes-Pyrénées | |
Proksimaj urboj | Tarbes, Luz-Saint-Sauveur | |
Koordinatoj | 42° 49′ 39″ N, 0° 10′ 33″ U (mapo)42.8275-0.17583333333334Koordinatoj: 42° 49′ 39″ N, 0° 10′ 33″ U (mapo) [+] | |
Plej alta punkto | Vignemale [+] | |
- koordinatoj | 42° 46′ 26″ N, 0° 8′ 51″ U (mapo)42.773888888889-0.14750000000001 [+] | |
Akvokolektejo | 457 km² (45 700 ha) [+] | |
Areo | 457 km² (45 700 ha) [+] | |
Estiĝo | 25-a de marto 1967 | |
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | ||
Tipo de heredaĵo | Miksa | |
Jaro | 1997 (21) | |
Numero | 773 | |
Regiono | Eŭropo kaj Nordameriko | |
Kriterioj | iii, iv, v, vii, viii | |
Nacia parko Pireneoj | ||
Vikimedia Komunejo: Parc national des Pyrénées [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La Nacia Parko Pireneoj kuŝas en la samnoma montoĉeno, ĉe la landlimo kun Hispanio en la francaj departementoj Hautes-Pyrénées kaj Pyrénées-Atlantiques. Ĝi estis kreita la 23an de marto 1967. Ĝia centra zono okupas 45705-hektaran areon kaj la ĉirkaŭa kovras 206352 hektarojn. Ĝi apudas la Hispanan Parkon Ordesa y Monte Perdido.
La geologio de la Pireneoj estas kompleksa kaj la pejzaĝoj ege diversaj.
La vegetaĵaron karakterizas la laŭaltecaj vegetalaraj etaĝoj:
- inter 900 kaj 1800 metroj kushas la monta etaĝo karakterizita per arbaro el fagoj kaj abioj;
- ĝis 2400 metroj la subalpa etaĝo karakterizita per arbedaro el rododendroj kaj vaksinoj;
- ĝis 2900 metroj la alpa etaĝo konsistas el herbejo;
- pli alte vivtenas sin nur briofitoj, likenoj kaj algoj, estas la kampo de la ĉiamaj neĝoj, la neĝa etaĝo.
La Pireneoj enhavas apartan flaŭron kun multaj endemiaj plantoj pro sia izoleco rilate al la aliaj eŭropaj montoĉenoj. Tre konata ekzemplo estas la Ramondo pyrenea kun siaj violkoloraj floroj.
En la parko vivas diversa faŭno. Ni povas citi:
- ĉamojn, aparta specio « isard » (izar’) Rupicapra pyrenaica ; kiu ankaŭ vivas en la kantabrika montaro.
- ursojn, grave minacatajn. Ili nun estas nur 5 en la tuta ĉeno. La sesan kontraŭleĝe mortpafis ĉasisto en novembro 2004;
- urogalojn, grandaj birdoj el la galinacoj vivantaj en la arbaroj de la subalpa etaĝo;
- lagopojn, ankaŭ nomitaj neĝperdrikoj, ĉar ili vivas ĉe la montopintoj ĝis 3000 metroj;
- galemisojn, malgrandaj mamuloj kun talpokorpo, palmformaj piedoj kaj rostro. Ili vivas ĉe riverbordoj ĝis 2200 m kaj manĝas insektojn kaj krustacetojn. Oni trovas ilin nur en Pireneoj kaj en Nordokcidento de Hispanio;
- multajn maloftajn birdospeciojn: Gipaeto, Vulturo, Migra falko, Reĝa aglo...
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Nacia Parko Ordesa y Monte Perdido (Hispania Pirenea parko)
- Naturprotekto