Les Sœurs Brontë

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Les Sœurs Brontë
filmo
Originala titolo Les Sœurs Brontë
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 1979
Ĝenro filma dramo, filmbiografio
Kameraado Bruno Nuytten
Reĝisoro(j) André Téchiné
Produktisto(j) Alain Sarde
Scenaro Pascal Bonitzer • André Téchiné • Jean Gruault
Loko de rakonto Belgio
Muziko de Philippe Sarde
Rolantoj Isabelle Adjani • Marie-France Pisier • Isabelle Huppert • Pascal Greggory • Patrick Magee • Julian Curry • Jean Sorel • Adrian Brine • Alice Sapritch • Hélène Surgère • Roland Barthes • Roland Bertin • Xavier Depraz
Produktinta firmao Gaumont
IMDb
vdr

Les Sœurs Brontë (La fratinoj Brontë) estas franca historia drama filmo de 1979, reĝisorita de André Téchiné. En la filmo stelulis Isabelle Adjani kiel Emily Brontë, Marie-France Pisier kiel Charlotte Brontë kaj Isabelle Huppert kiel Anne Brontë. Pascal Greggory ludas la rolon de ilia frato Branwell Brontë. La intrigo fokusas al la malhela rilato de la fratinoj kun Branwell. Ĝi estis projekto kiun Téchiné estis dezirinta realigi ekde 1972, sed nur post la favora ricevo de la filmoj Souvenirs d'en France (1975) kaj Barocco (1976), li povis trovi la necesan financadon.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Komence de la 19-a jarcento, en Haworth, en la Landes de Yorkshire, la tri filinoj de la familio Brontë: nome Charlotte, Emily, Anne kaj lia frato Branwell, estas kapablaj verkistinoj. Charlotte, la plej aĝa, kaj Anne, la dua, iĝas tutorinoj de najbaraj familioj dum Emily, iom knabeca knabino, preferas sekvi en la Landes. Charlotte kaj Emily iras al la kontinento por perfektigi sian regadon de la franca cele al estonteca malfermo de lernejo. Sed la sorto decidis male: Charlotte enamiĝas de instruisto sed la sentoj ne estis reciprokaj. Ankaŭ Branwell estas tutoro. Enamiĝinta de la dommastrino, li falas en manoj de la alkoholo kaj la drogo, siaj troigoj kaj la tuberkulozo. Emily publikigis Wuthering Heights kaj mortis tuj poste pro la sama malsano, kaj al tio sekvas la malapero de Anne. Charlotte estis la nura kiu konos la sukceso dumvive kaj edziniĝos feliĉe.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Aktoraro kaj rolularo[redakti | redakti fonton]

  • Isabelle Adjani kiel Emily.
  • Marie-France Pisier kiel Charlotte.
  • Isabelle Huppert kiel Anne.
  • Pascal Greggory kiel Branwell.
  • Patrick Magee kiel Patrick Brontë, la patro.
  • Hélène Surgère kiel sinjorino Robinson.
  • Roland Bertin kiel sinjoro Nicholls.
  • Alice Sapritch kiel Elizabeth Branwell, la onklino.
  • Xavier Depraz kiel Monsieur Heger.
  • Adrian Brine kiel Monsieur Robinson.
  • Julian Curry kiel Monsieur Smith.
  • Renée Goddard kiel Tabby.
  • Jean Sorel kiel Leyland.
  • Roland Barthes kiel Thackeray.

Referencoj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Las hermanas Brontë en la hispana Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo The Brontë Sisters en la angla Vikipedio.