Letux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Letux
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50136
Demografio
Loĝantaro 337  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 15′ N, 0° 48′ U (mapo)41.2544691-0.80269860000001Koordinatoj: 41° 15′ N, 0° 48′ U (mapo) [+]
Alto 515 m [+]
Areo 30,149203 km² ( 301 4.9 203 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Letux (Provinco Zaragozo)
Letux (Provinco Zaragozo)
DEC
Letux
Letux
Situo de Letux
Letux (Hispanio)
Letux (Hispanio)
DEC
Letux
Letux
Situo de Letux

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Letux [+]
vdr

Letux [leTUKS] estas municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Belĉita Kampo kies ĉefurbo estas Belchite, en la sudo de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Letux estas longeca municipa teritorio en la centro de la komarko Belĉita Kampo inter tiuj de Almonacid de la Cuba norde kaj de Lagata sude. La loĝloko estas je 60 km de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 515 msm. Ĝi estas tute inter Azuara okcidente kaj Belchite nordoriente. La teritorio estas trapasata de la rivero Aguasvivas.

Historio[redakti | redakti fonton]

Historia kerno.
Kastelo.
Kastelo.

La konkero de la areo el islamanoj estis farita en la 12-a jarcento. Plue restis grava majoritato de moriskoj, kiuj laboris por agrikulturo; sed komence de la 17-a jarcento okazis la forpelo de la moriskoj el Hispanio, kio rezultis en krizo por la loko.

Dum la Hispana Enlanda Milito en Aŭgusto 1937 okazis batalo en proksima Belchite en la kadro de la Ofensivo al Zaragozo, kiu rezultis malsukcesa.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Letux kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 343 laŭlonge de la jarcento. Evidente elmigrado foriris al proksima grandurbo Zaragozo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj) kaj ĉefe brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio. En la municipa blazono montriĝas du grapoloj kaj floro de safrano kiel omaĝo al tradiciaj kultivoj. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciidas la historia kerno, la preĝejo, la ermitejo, Kastel-palaco de la Markizoj de Lazán kaj naturaj lokoj ĉe la rivero Aguasvivas ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]