Letícia Bufoni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Letícia Bufoni
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aprilo 1993 (1993-04-13) (31-jaraĝa)
en Brennhaugen
Lingvoj franca
Loĝloko Newport Beach
Ŝtataneco BraziloUsono
Alma mater Q11994745
Okupo
Okupo rultabulado
vdr

Letícia Bufoni estas 31-jara brazila-usona rultabulistino, naskita en San-Paŭlo, Brazilo. Ŝi komencis rultabuladon je la aĝo de 9 jaroj, kaj ŝia avino aĉetis por ŝi unuan rultabulon kiam ŝi estis 11-jara.

En intervjuo ŝi mem komenti “Mi kreskis surstrate ludante sportojn la tutan tempon. Ni ne havis komputilojn, nek poŝtelefonojn. Ĉiuj infanoj komencis rultabuladon, do mi ankaŭ faris. Mia patro rompis mian tabulon por ke mi ne plu uzu ĝin. Mi komencis kiam mi estis 9-jara, Mi glitis kun ĉiuj knaboj kaj junaj viroj en mia kvartalo, kaj li koleris kontraŭ mi ĉar mi estis la sola knabino meze de 10 knaboj kaj junaj viroj. Tial li frakasis mian tabulon antaŭ mi kaj diris 'Vi neniam plu rultabulados', iam ajn denove.” Tamen ŝia patro finfine malseveriĝis.

En la aĝo de 14 jaroj, Bufoni translokiĝis al Usono kun pli maljunaj amikoj. Ŝi frekventis mezlernejon en la kvartalo Hollywood de Los-Anĝeleso, sed foriris post maltrafi tiom da lernejo ke ŝi estis en danĝero esti forpelita.

En 2007, Bufoni konkuris en ŝiaj unuaj Ekstremsportaj Ludoj, tutmonda konkursaro angle nomata X Games [EKS gejmz], en la aĝo de 14 jaroj en Los-Anĝeleso.

Ŝi estas kvinfoja ormedalisto de la konkursaro X Games, superante la jardek-aĝan rekordon de la usonanino Elissa Steamer por plej multe de ormedaloj en virina strata rultabulado per sia venko en Ŝanhajo 2019.

Ŝi fariĝis unu el la plej konataj ekstremsportistoj en la mondo. En 2018, la ĵurnalo Forbes nomis ŝin unu el La Plej Gravaj Virinoj En Internaciaj Sportoj por 2018 (n° 25). Ŝi havas 3.4 milionojn da sekvantoj tra la sociaj retejoj Instagram, Facebook kaj Twitter.

La 7-an de aprilo 2021, Letícia Bufoni iĝis civitano de Usono.