Levedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Levedio, hungare Levédia estis iama loĝteritorioprinclando de la hungaroj dum la 8-a kaj 8-a jarcentoj. La teritorio prenis la nomon de hungara tribestro Levedi.

Mapo pri la migrada vojo de hungaraj triboj

Geografio[redakti | redakti fonton]

Levedio situis inter Nigra Maro, Don (rivero) kaj Donec.

Historio[redakti | redakti fonton]

Hungaraj nomadaj triboj alvenis ĉ. en 750 el apudaĵo de Volgo kaj ili fondis princlandon tie, kiu estis apartenaĵo de Ĥazario. Tiun fenomenon la historiistoj traktas kiel duobla princlando. La hungaroj lernis en tiu teritorio la agrikulturadon kaj la kojnoskribon, el tio formiĝis poste la Hungara runoskribo. Nature ili restis plu ankaŭ nomadaj bredistoj. En la frua 9-a jarcento la peĉenegoj en alianco kun la Bizanca imperio forpelis la hungarojn ĝis al la Danubo.

La historio de Levedio restis skribe nur en Bizancaj fontoj, hungaraj skribaj fontoj tute mankas.

La iama hungara aboco

Fontoj[redakti | redakti fonton]