Lhota u Opavy (fervoja haltejo)
Lhota u Opavy | ||||
---|---|---|---|---|
Haltejo
| ||||
fervoja haltejo | ||||
Situo | ||||
Lando | Ĉeĥio | |||
Loko | Lhota u Opavy | |||
Geografia situo | 49° 54′ 20″ N, 18° 2′ 47″ O (mapo)49.90555555555618.046388888889Koordinatoj: 49° 54′ 20″ N, 18° 2′ 47″ O (mapo) | |||
| ||||
Ecoj | ||||
Supermara alteco | 240 m s. m. | |||
Vendo de vojaĝbiletoj | ||||
Trakoj | 1 | |||
Kajoj | 1 | |||
Historio | ||||
Malfermo | 1923 | |||
Administrado kaj utiligado | ||||
Trafikanto | SŽDC | |||
Kodo de stacio | 334441 | |||
Linio | ||||
En TTT | Lhota u Opavy ĉe "ČD" | |||
Lhota u Opavy estas fervoja stacio en katastro de municipo Háj ve Slezsku, en parto Lhota en adreso Komenského 46. Ĝi situas en fervojlinio 321 (Opava východ - Ostrava-Svinov - Český Těšín). En la haltejo haltas nur personaj trajnoj. Tiuj ĉi trajnoj plu celas ĝis Český Těšín, Opava východ kaj Ostrava-Svinov. En la pasintaj jaroj ĉi tie haltis trajnoj, kiuj veturis ankaŭ el Krnov, Bruntál, Jeseník, Mosty u Jablunkova, Návsí kaj Albrechtice u Českého Těšína. La vojaĝantoj pagas vojaĝkostojn nur en la trajnoj, ĉar en la haltejo mankas persona kaso.
La haltejo estis establita en la jaro 1923 sub nomo Lhota-Mokré Lazce, ĝi portas la hodiaŭan nomon ekde la jaro 1937. Ekde la jaro 1933 ĝis la 1960-aj ajroj ĉi tie estis ankaŭ surmetejo. Por prirego de kreskanta nombro de trajnoj en periodo post fino de la dua mondmilito ĉi tie estis establita ankaŭ anoncejo.
Fotogalerio[redakti | redakti fonton]
-
Kajo en la tuta sia longeco
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Lhota u Opavy ĉe "ČD"
- Lhota u Opavy - ŽelPage
- Lhota u Opavy - Blog: Česká železnice[rompita ligilo]