Libera Folio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Libera Folio
Libera Folio
Libera Folio
periodaĵo
Priskribo La ĉefpaĝo de Libera Folio la 24-an de majo 2020
Retadreso LiberaFolio.org
Lingvo(j) Esperanto
Posedanto István Ertl kaj Kalle Kniivilä
Fondiĝo 12-a de aprilo 2003
Stato aktiva
vdr

Libera Folio estas reta Esperanto-gazeto pri la Esperanto-movado sendependa de movadaj instancoj, lanĉita la 12-an de aprilo 2003. Ĝi celas "sobre kaj kritike prilumi aktualajn evoluojn" movadajn[1]. Fondis ĝin István Ertl kaj Kalle Kniivilä; redaktas Kniivilä.

Historio

la historia enpaĝigo laŭ ekzemplo de aprilo 2007

La ideo pri la fondo de la sendependa movada bulteno Libera Folio aperis en la unua semajno de aprilo 2003, tuj post la protesta demisio de la konstanta kongresa sekretario de UEA, Nikola Rašić. La demisio estis unu el la kulminoj de la tiama krizo en la ĉefa Esperanto-organizaĵo de la mondo. La demisio ankaŭ aparte akre sentigis la mankon de fidindaj, aktualaj informoj kaj komentarioj pri okazaĵoj en la Esperanto-movado. Ene de semajno post la apero de la ideo, la 11-an de aprilo, Libera Folio aperis en la reto kun tri artikoloj pri la temo "Nikola Rašić forlasis la Centran Oficejon". La oficiala lanĉotago estis la 12-a de aprilo, kiam estis dissendita komuniko pri la nova reta bulteno. Baldaŭ aperis en la esperanta gazetaro ankaŭ la unuaj komentoj pri Libera Folio.

De la komenco ĉefredaktis ĝin Kalle Kniivilä. Teknika respondeculo de 2004 ĝis 2016 estis Jan-Ulrich Hasecke. En septembro 2018 Jukka Pietiläinen alprenis portempe la redaktorecon pro nova laborposteno de Kniivilä[2]. Tiu ĉi en januaro 2020 denove reprenis la ĉefredaktorecon ĝis nuntempe.[3]

Kritikoj

La artikoloj de Libera Folio ne ĉiam estas favore akceptitaj. Ofte oni kritikas la bultenon pro "skandalemo", kiam ĝi laŭ sia devizo provas "sobre kaj kritike prilumi aktualajn evoluojn en la Esperanto-movado".

Jam en la Universala Kongreso de Gotenburgo en 2003, kelkajn monatojn post la fondo de Libera Folio, estrarano de UEA dum la komitata kunsido kolere aliris la redaktoron de Libera Folio kaj minacis neniam plu respondi al ajna demando de Libera Folio. La kialo estis, ke la antaŭan vesperon Libera Folio citis maloportunan diraĵon de la koncerna estrarano, eldiritan dum publika kunsido.

Fortajn kritikojn ofte montras la Esperanta Civito, kies Kapitulo en oktobro 2005 deklaris s-ron Kalle Kniivilä "persona non grata" por la tuta Esperanta Civito.

Statistikoj

En decembro 2006 la mezuma ĉiutaga kvanto de vizitoj unuafoje superis 3.000. Ankaŭ post tio la kvanto de vizitoj plu kreskis.

Laŭ informoj de la teknika respondeculo[4], en la jaro 2015 estis 131.822 vizitantoj. Ĝis tiam la plej sukcesa jaro estis 2013, kun 145.269 vizitantoj, kiuj faris 600.741 vizitojn kaj legis 2.368.082 paĝojn.

Referencoj

  1. Sinprezento en la retejo
  2. 2018-07-27 - Jukka Pietiläinen, «Kalle Kniivilä forlasos Liberan Folion», Libera Folio
  3. Intervjuo en Pola Retradio
  4. ”Ni ĉie bezonas pli da travideblo”, intervjuo al Jan Ulrich Hasecke en decembro 2016

Eksteraj ligiloj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.