Jukka Pietiläinen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jukka Pietiläinen
Persona informo
Naskiĝo 14-an de junio 1966 (1966-06-14) (57-jaraĝa)
en Jyväskylä
Lingvoj Esperantofinnaanglarusa
Loĝloko Helsinko
Ŝtataneco Finnlando
Alma mater Universitato de Tampere
Okupo
Okupo esperantistoĵurnalistosociologo • universitata instruisto
vdr

Jukka PIETILÄINEN (naskiĝis la 14-an de junio 1966 en Jyväskylä, Finnlando) estas finnlanda esperantisto.

Pietiläinen estas laŭ profesio esploristo kaj lekciisto pri ĵurnalistiko kaj laboras nuntempe en Universitato de Helsinki. Li studis ĵurnalistikon kaj sociajn sciencojn en Universitato de Tampere inter 1985 kaj 1993 kaj laboris tie inter 1994 kaj 2007. Li laboris ankaŭ kiel ĵurnalisto dum someraj periodoj en diversaj finnaj gazetoj kaj ĵurnaloj inter 1987 kaj 1992. Li doktoriĝis en 2002 per disertacio pri la evoluo de Rusia gazetaro inter 1985 kaj 2002. Al liaj esplortemoj apartenas translimaj novaĵfluoj, sociologio de Esperanto kaj eksterlandaj novaĵoj en Finnlando. Li interesiĝas ankaŭ pri kvantaj esplormetodoj en sociaj sciencoj.

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Pietiläinen estas esperantisto de 1983. Kiel esperantisto li estis estrarano de Esperanto-Asocio de Finnlando 1988–1999 (sekretario 1993–1994, prezidanto 1994–1998, vicprezidanto 1998–1999), estrarano de esperantokluboj en Jyväskylä kaj Tampere kaj de FEJO (1985–1992) kaj prezidanto de Esperanto-klubo de Helsinki 2006–2009. Dum la somero 1991 li volontulis en la Centra Oficejo de UEA. Li refondis la gazeton Esperanta Finnlando en 1989 sub nomo Esperantolehti kaj redaktis ĝin ĝis 1996. Li membris ankaŭ en LKK de Universala Kongreso de Esperanto en 1995. En 2003 li ricevis la unuan premion en Belartaj konkursoj de UEA en branĉo Eseo. Inter 2004 kaj 2010 li membris en komitato de UEA kiel komitatano B (reprezentanto de individuaj membroj de UEA), sed ne estis plu elektita en balotado en 2010. Inter 2004 kaj 2007 li estis nomunita kiel komisiito pri informado. Inter 2006 kaj 2008 li estis unu el estraranoj de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]