Libera Eklezio de Finnlando
Etoso
(Alidirektita el Libera eklezio de Finnlando)
Libera Eklezio de Finnlando | ||
---|---|---|
preĝejo de la Libera Eklezio en Tampereo | ||
Orientiĝo | Protestantismo | |
Geografiaj lokoj | Finnlando | |
Origino | 1923 | |
Nombro de membroj | 15 867 (en 2018) | |
Oficiala retpaĝaro | http://www.svk.fi | |
La Libera Eklezio de Finnlando (finne Suomen Vapaakirkko) estas sendependa protestanta eklezio. Ĝi havas 99 komunumojn. Plejparto da ili estas finnlingvaj, pluraj svedlingvaj kaj unu ruslingva en Helsinko. La Libera Eklezio de Finnlando havas eble 150 laborantojn kaj eble 40 misiantojn eksterlande. En 2018 la Libera Eklezio de Finnlando havis 15 867 membrojn. La Libera Eklezio de Finnlando faras notindan socialan laboron kaj subtenas dek tombejojn. Membroj de la eklezio povas esti ĉiuj homoj, kiuj kredas je Jesuo Kristo kaj asertas sian propran kredon. La eklezio ne baptas bebojn. La eklezio instruas, ke la savo de animo estas tute laboro de Dio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala retejo finne
- oficiala retejo angle "Evangelical Free Church of Finland (EFCF)"