Liberanimo (Teruela Esperanto Asocio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komuna foto de 76-a Hispana Kongreso de Esperanto en Teruelo.

Liberanimo estas nova esperanto-asocio, kiu estis fondita en Teruelo (Hispanio) en la jaro 2016.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La nova Esperanto Asocio "Liberanimo" de Teruel estis prezentita al la urbestrino Emma Buj. Ĝia prezidanto, Alberto Granados, proponis al ŝi, ke la urbestraro dediĉu placon al Esperanto, kaj ke oni prezentos la kandidatecon de Teruel kiel sidejo por la Hispana Esperanto-Kongreso de 2017. En septembro de 2016 oni ekkomencis kurson de Esperanto en Teruelo.[2]

La 76a Hispana Esperanto-Kongreso[redakti | redakti fonton]

Organizita de la esperanta asocio "Liberanimo" de Teruel, okaze de la 800a datreveno de la historio de la "Geamantoj",[3] la 76a Hispana Esperanto-Kongreso okazis en Teruel de la 23a ĝis la 25a de junio de 2017, kaj tie kunvenis pli ol 150 geesperantistoj el 15 landoj. Oni celebris ankaŭ la centjariĝon de la forpaso de la aŭtoro de Esperanto.

Dum la kongreso oni prezentis la libron "La calle Zamenhof" (en la hispana) fare de ĝia verkinto, la pola Roman Dobrzynski,[4] oni inaŭguris "Placon de Esperanto" en la kvartalo San Julián.[5]

En universitata centro estis prezentado kaj vendo de esperantaj libroj, intensaj esperantaj kursoj, parolaj ekzamenoj laŭ diversaj niveloj de la Eŭropa referenckadro pri lingvoj, ekspozicio pri la teruela arkitekto kaj socialisma politikulo Francisco Azorín, ankaŭ oni faris omaĝon al kinisto Luis Buñuel, pere de la filmo "Un perro andaluz" (=La andaluza hundo), kun subtitoloj en Esperanto. En la ĉefa sidejo de "Caja Rural" estis ekspozicio pri Dro. Zamenhof, kiu verkis kaj diskonigis ĉi tiun lingvon. Elstaraj estis la muzikaj prezentadoj de la sveda Martin Wiese kaj de la nederlanda muzikgrupo Kajto Kvaropo.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Grupos asociados y otros contactos (hispane). Esperanto.es. Arkivita el la originalo je 2018-06-12. Alirita la 7-an de junio de 2018.
  2. Nace una asociación de promoción del esperanto (hispane). El Periódico de Aragón (2016-05-26). Alirita la 7-an de junio de 2018.
  3. 76a Hispana Kongreso de Esperanto (esperante) (Jutuba video). Federación Esperanto ES (2017-11-07). Alirita la 7-an de junio de 2018.
  4. Bolea, Juan. Teruel habla de paz y en idioma esperanto (hispane). El Periódico de Aragón (2017-06-26). Alirita la 7-an de junio de 2018.
  5. El mundo del esperanto se reunirá en Teruel (hispane). Heraldo (2017-03-06). Alirita la 7-an de junio de 2018.
  6. Esperantistas de 15 países se reúnen en Teruel en el 76º Congreso español (hispane). LaVanguardia (2017-06-15). Alirita la 7-an de junio de 2018.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

76a Hispana Kongreso de Esperanto en Teruel (hispane) (Fejsbuka retpaĝo). Alirita la 7-an de junio de 2018.
De Teruel ne ajnulo devenas (esperante) (Jutuba video). Liberanimo Teruel (2017-04-20). Alirita la 7-an de junio de 2018.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.