Liberbank
Aspekto
Liberbank | ||
---|---|---|
banko negoco financa institucio | ||
Komenco | 2011 | |
Fino | 30-a de julio 2021 vd | |
Lando(j) | Hispanio vd | |
Sidejo | Madrido, Hispanio | |
Agokampo | financaj servoj | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | sociedad anónima | |
Liberbank estis hispana banko kun sidejo en Madrido konstituita en 2011 pere de ŝtatregata kunigo (Sistema Institucional de Protección (SIP)] de Cajastur, Caja de Extremadura kaj Caja Cantabria, al kiu ili alportis kaj aktivojn kaj pasivojn de la bankonegoco de ĉiu ŝparkaso. La 30an de julio 2021, okazis ĝian absorbon fare de Unicaja Banco. Oni antaŭvidis, ke la oficejoj devenaj de Liberbank ŝanĝu sian markon en 2022.
Je 30a de junio 2021, la aktivoj de Liberbank estis de 46 654 milionoj de eŭroj kaj tial ĝi estis tiam la dekunua financa ento en Hispanio laŭ kvanto de aktivoj. Samdate ĝi havis 575 oficejojn kaj 3 736 dungitojn. Ĝi estis indikita en la Borso de Madrido (LBK).