Libroj.org

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Libroj.org
Libroj.org
Libroj.org
Libroj.org
Libroj.org
retejosocia komunikilo
Retadreso Libroj.org
Kategorio edukaj retejoj
Lingvo(j) Esperanto
vdr

Libroj.org estas socia reto por paroli pri libroj en Esperanto. La retejo mem klarige informas, ke "oni povas spuri sian legadon, komenti kaj recenzi librojn kaj paroli kun aliaj esperantistoj por trovi la sekvan legaĵon. Oni ankaŭ povas sekvi legemulojn de aliaj komunumoj de BookWyrm, aŭ kunhavigi sian legan agadon al aliaj frataraj servoj kiel Mastodon. La celo estas krei komunumon por esperantistoj."

Libroj.org estas parto de Fediverso, samkiel la socia reto Mastodon. La kreinto estas Neil Roberts, kiu lernis Esperanton antaŭ dudeko da jaroj kaj interalie programis la telefonan aplikaĵon por Reta Vortaro, PReVo ("portebla ReVo"). La 12-an de aprilo 2023, artikolo de Kalle Kniivilä en la gazeto Libera Folio pri la nova retejo kun intervjuo kun la verkinto unuafoje publikigis informojn pri la nova iniciato kaj tial kaŭzis la efektivan ekfunkcion: La kreinto Neil Roberts informis la 14-an de aprilo 2023 en blogo de la gazeto Libera Folio, ke post publikigo de la artikolo la 12-an de aprilo aliĝis unuaj 65 homoj al la nova reta komunumo[1]. La 18-an de aprilo estis sume 70 aliĝintoj, do konsidereblas ke la retejo vere nur ekfunkciis la 12-an de aprilo 2023.

Kiel jam aludis la konciza resumo supre, la uzantoj de la retejo povas fari komentojn kaj recenzojn pri libroj, kaj fiksi por si celon de la nombro de libroj kiujn ili planos legi dum la jaro. Tiel oni povas diskuti kun la aliaj uzantoj pri libroj kaj trovi sian sekvan legaĵon.

La retejo uzas la interlingvan programon BookWyrm, do Libroj.org estas parto de la reto de etaj komunumoj de legemuloj de BookWyrm. Tiel, la esperantistaj legemuloj povas havi sian angulon en la reto por paroli pri la libroj kiuj interesas ilin, sed samtempe estas videblaj al alilingvaj uzantoj de la reto kaj ankaŭ povas vidi kion ili legas kaj interagi kun ili.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. noto la 14-an de aprilo 2023 en blogo de la gazeto Libera Folio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]