Lieven Gevaert

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lieven GEVAERT [LIvn GEvart] (naskiĝis en Antverpeno la 28-an de majo 1868, mortis en Hago la 2-an de februaro 1935) estis flandra industriisto.

Li komencis sian karieron en la entrepreno de sia patrino, kie oni mane produktis fotografian paperon. En 1894 li fondis la firmaon Lieven Gevaert & Co[1]. En 1920 ĝi estis renomita al N.V. Gevaert Photo-producten. En 1964 Gevaert Photo-Producten NV kunfandiĝis kun la germana firmao Agfa AG kaj kreiĝis Agfa-Gevaert NV[2].

Jam kiel junulo li estis tre sociema kaj flandrema. Li estis forte influita de la encikliko Rerum Novarum kaj de la verkoj de Lodewijk de Raet. Liaj ĉefaj agadoj temis pri la nederlandlingvigo de la loka industrio kaj pri la kreo de instruado en la loka lingvo. Tiel li kreis en Antverpeno la Sint-Lievenscollege por knaboj kaj la Sint-Ludgardisschool por knabinoj.

Honorigoj[redakti | redakti fonton]

  • Unu el la salonoj en la antverpena muzeo pri fotografio portas lian nomon.
  • En 1993 oni nomis la asteroidon 8700 Gevaert laŭ li.
  • En 2005 li atingis la 33-an lokon en la flandra televidprogramo La plej grava belgo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lieven Gevaert (nederlande). Arkivita el la originalo je 2013-06-29. Alirita 2013-07-07.
  2. Gevaert Photoproducten N.V. (angle). Alirita 2013-07-06.