Ligaturo (muziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ligaturo estas en muziko la grafika ligo de du noto.

Ligaturo ligas du sinsekvajn notojn de sama tonalto, tiel ke tiuj ĉi sonas kiel ununura tono. Tio signifas, ke la dua tono ligita per ligaturo al la unua noto ne eksonas, sed plilongigas la daŭron de la unua tono. Tiamaniere oni povas generi per ligaturoj laŭplaĉajn notolongecojn aŭ plilongigi notojn trans taktostreko– ĉi-kaze oni diras „transligo“. Tiel oni povas noti pedaltonon, kiu daŭras trans pluraj taktoj. Oni povas meti ligaturon ankaŭ ene de de takto, por altigi la klarecon ekz. je sinkopo.

Kiel alternativa, mallongiga skribmaniero por alkroĉitaj notoj ofte sufiĉas punktado.

Distingenda disde ligaturo estas la laŭvide egala ligarko, uzata je legato kaj portato, kaj disde la frazarko, kiu klarigu frazojn.