Lignopreĝejoj en Maramureŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO
Lignopreĝejoj en Maramureŝo
konstruaĵaro [+]

LandoRumanio

Koordinatoj47° 49′ 10″ N, 24° 3′ 21″ O (mapo)47.819424.0558Koordinatoj: 47° 49′ 10″ N, 24° 3′ 21″ O (mapo)
Areo0,09 km² (8,94 ha) [+]

Lignopreĝejoj en Maramureŝo (Rumanio)
Lignopreĝejoj en Maramureŝo (Rumanio)
DEC
Lignopreĝejoj en Maramureŝo
Lignopreĝejoj en Maramureŝo
Map
Lignopreĝejoj en Maramureŝo
Vikimedia Komunejo:  Wooden churches in Maramureș County (World Heritage Sites) [+]
vdr
La lignopreĝejoj en la rumana distrikto Maramureŝo apartenantaj al la monda heredaĵo
Lignopreĝejo de Călinesti Susani
Lignopreĝejo de Bârsana

La lignopreĝejoj en Maramureŝo estas proksimume 60 preĝejoj en la regiono Maramureŝo, el kiuj proksimume 45 troviĝas Rumanujo kaj proksimume 15 en Ukrainujo. Ok el ili apartenas al la monda heredaĵo de Unesko.

La ok mondheredaĵaj lignopreĝejoj[redakti | redakti fonton]

Unesko deklaris ok el ilin, ĉiu en la distrikto Maramureŝo, al monda heredaĵo. Ili staras en Bârsana (konstruita en 1720), Budești (1643), Desești (1770), Ieud (meze de la 18-a jarcento), Plopiș (1796/98), Poienile Izei (1604), Rogoz (1663) kaj en Șurdești (1766). Unesko difinis tiujn ĉi ok lignopreĝejojn en 1999 kiel elstaraj ekzemploj por eklezia arĥitekturo tipa por norda Rumanujo.

La preĝejoj devenas el malsamaj epokoj kaj do ankaŭ havas stilelementojn. Tamen ili kune reprezentas ĉi-regionan tradicion de preĝejkonstruo. Pro malpermeso konstrui en Transilvanujo ortodoksajn preĝejojn el ligno oni starigis la praece aspektajn preĝejojn el ligno, uzante tion de fagoj, kverkoj, abioj kaj ulmoj.

La karakterizaj, maldikaj sonorilturoj troviĝas ĉe la okcidenta flanko de la domoj. Ĉiuj ok preĝejoj havas tegmentojn kovritaj per ŝindoj.

La interna ekipaĵo konvenas al la ortodoksa eklezio. Freskoj pentritaj sur ligno montras motivojn el la Malnova Testamento kaj ankaŭ bildigas la vivon de diversaj sanktuloj.

La preĝejo en Cuhea ne disponas pri sonoriloj, sed ĝi vokas la kredantaron al la diservoj per frapado de „horligno“ .

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]