Lili Árkayné Sztehló
Lili Árkayné Sztehló | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Sztehlo Lili |
Naskiĝo | 7-an de novembro 1897 en Budapeŝto |
Morto | 28-an de oktobro 1959 (61-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 1-1-519/520 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Bertalan Árkay |
Parencoj | Gábor Sztehlo (unuaranga kuzo) Aladár Árkay (bopatro) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Lili Árkayné Sztehló [ArkainE stelO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Árkayné Sztehló Lili estis hungara vitralisto. Ŝia alterna geedziĝa nomo estis Árkay Bertalanné, ja ŝia edzo estis Bertalan Árkay, ŝia bopatro estis Aladár Árkay.
Lili Sztehló [1] naskiĝis la 7-an de novembro 1897 en Budapeŝto, ŝi mortis la 28-an de oktobro 1959 (laŭ alia informo la 2-an de novembro 1959) en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lili Árkayné Sztehló akiris diplomon en Reĝa Belarta Altlernejo en sia naskiĝurbo en 1923, sed la studentajn jarojn ŝi interrompis kaj ŝi vivis 2 jarojn en Vieno. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Lajos Deák-Ébner, István Bosznay, János Vaszary (pentristo) kaj Oszkár Glatz. Post la diplomo ŝi ricevis stipendion en Parizo. Ŝi komence pentradis kaj kreis ceramikaĵojn, poste ŝi planis nur vitralojn. Ŝi edziniĝis, ili vivis en Romo 2 jarojn. Ŝi ricevis premiojn inter 1930-1938.
Ŝia memorekspozicio
[redakti | redakti fonton]- Székesfehérvár (1981)
El kolektivaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Monza (1930)
- Budapeŝto (1931, 1937, 1941)
- Arthalo Budapeŝto (1933)
- Bruselo (mondekspozicio, 1934)
- Parizo (mondekspozicio, 1937)
- Milano (1940)
Elektitaj vitraloj
[redakti | redakti fonton]- Urbodomo de Mohács (1927, bombardita en 1944)
- Preĝejo Koro de Jesuo (Hegyvidék) (1932)
- Baziliko de Veszprém (1954)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]-
Preĝejo de Mátraszentimre-Galyatető
-
Preĝejo Koro de Jesuo (Hegyvidék)