Gábor Sztehlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Sztehlo
Gábor Sztehlo en aĝo 25
Gábor Sztehlo en aĝo 25
Persona informo
Naskonomo Szenczy Gábor Győző Jenő Béla
Naskiĝo 25-an de septembro 1909 (1909-09-25)
en Budapeŝto
Morto 28-an de majo 1974 (1974-05-28) (64-jaraĝa)
en Interlaken
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Luterana Teologia Universitato
Parencoj Lili Árkayné Sztehlo
Kornél Sztehlo
Okupo
Okupo luterana pastoro • pedagogo
vdr

Gábor Sztehlo [stelo], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sztehlo Gábor estis hungara luterana pastro, framasono[1]. Lia origina plena nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Szenczy Gábor Győző Jenő Béla ĝis 1938, lia posta (prenita) nomvarianto estis Sztehló.

Statuo pri Gábor Sztehlo

Gábor Szenczy[2] naskiĝis la 25-an de septembro 1909 (laŭ alia informo la naskiĝmonato estas novembro) en Budapeŝto, li mortis la 28-an de majo 1974 en Interlaken (Svislando).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Sztehlo maturiĝis en luterana gimnazio en Sopron, poste li akiris teologian diplomon en la sama urbo en 1931, poste li havis stipendion en Finnlando. Li pastriĝis en 1932, kaj li komencis sian pastran karieron en Luterana preĝejo (Vár), poste en Luterana preĝejo (Hatvan) (1933–1935) kaj Nagytarcsa (1935–1942). En 1938 li establis popolan altlernejon en Nagytarcsa. Dum la nazia erao (1944) li savis judajn geinfanojn. Unu el la savitoj estis George A. Olah. En 1945 li establis rifuĝejon por geinfanoj, kiu funkciis ĝis la ŝtatiĝo en 1950. Poste li estis pastro en pluraj lokoj. Dum la hungara revolucio de 1956 lia familio disidis al Svislando, sed li restis por daŭri la homamikajn agojn. Tamen li sekvis sian familion en 1961 kaj li estis svislandana pastro. Li aliĝis al la framasonoj en 1946, en Svislando en 1962. Li estis Justuloj inter la popoloj en 1972 kaj ricevis postmortan hungaran premion en 2019. Li edziĝis en 1936, lia edzino naskis 2 gefilojn en 1937 kaj 1941.

Liaj libroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Krisztus a királyunk! (kunaŭtoro, 1937)
  • Isten kezében (laŭ la origina taglibro, 1994)
  • Velünk az Isten! (laŭ originaj desegnaĵoj kaj predikaĵoj, 2005)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]