Limoĝia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grupo de bovoj Limousin en la zono de Chamborand, en la departemento Creuse, en Francio.

La Limoĝia aŭ en franca Limousin estas bovoraso indiĝena de la sudo de Francio, ĉefe de la zono de Limoĝio.[1]

Karakteroj[redakti | redakti fonton]

La raso limoĝia havas hararon aŭ mantelon de koloro ruĝa alazana, kiu pliheliĝas al la kruroj kaj en la interna zono de la ventro.[1] La kornoj havas formon de elipso kaj eniras malantaŭ la nuko, dum la mukozoj havas nuancojn de roza koloro.[1] Ili ne montras makulojn. Ili havas mallongan kapon, larĝajn frunton kaj muzelon, mallongan kolon kaj tre bone markatan postaĵon.

Ties viando karakteriziĝas pro sia produktokvanto, malabunda ŝirmaĵo de graso kaj pro sia bona kvalito.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 http://www.agrobit.com/Info_tecnica/Ganaderia/razas/GA000001ra.htm#Limousine Razas bovinas, alirita la 7an de junio de 2009, Agrobit.com

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]