Lina Llubera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lina Llubera en la kataluna Vikipedio.

Lina LLUBERA, artistnomo de Carolina Codina, (naskiĝis en Madrido la 21-an de oktobro 1898. mortis en Londono la 6-an de januaro 1989) estis sopranulo, kaj edzino dum dek ok jaroj de la rusa komponisto Sergej Prokofjev. Llubera, kiu prenis la muzikan nomon de sia patra avino naskita en Badalona, estis filino de la kataluna kantisto Joan Codina i Llubera.

En la infanaĝo ŝi vojaĝis de lando al lando kun siaj gepatroj, ambaŭ dediĉitaj al la kanto. Joan Codina posedis agrablan, kvankam ne tre potencan, tenoran voĉon kaj koncertis en Rusio, kie li gajnis la ŝaton de la publiko, ne nur pro siaj interpretadoj, sed ankaŭ pro sia impresa liphararo. Oni nomis lin afable Ivano Ivanoviĉ.

Kono de Prokofjev[redakti | redakti fonton]

Lina pasis la jarojn de sia juneco en Usono kaj tie sin inicis kiel kantisto. Tie, la 1918an, ŝi ankaŭ konis la monde faman Sergej Prokofjev okaze de algratuli lin post koncerto. La juna majstro frue sentis specialan korinklinon por ĉi tiu admirantino. La 16an de decembro 1919, deprimita pro la malfacilaĵoj premieri sian operon La amo de la tri oranĝoj, Prokofjev skribis: "Mia anima stato pliboniĝas danke al la ĉeesto de Linette. Linette estas tio kion mi serĉadis multan tempon kaj kion ĝis nun mi ne kapablis trovi. Mi provas rezoni tiel: la operon oni ne premieras, sed vi havas Linette-on, tiel vi estu feliĉa!". Li eĉ ŝanĝis la nomon de unu el la princinoj de La amo de la tri oranĝoj al "Linetta" por pruvi al ŝi sian admiron.

Pere de Prokofjev, Lina Llubera eniris en la cirklon de la plej spritaj personecoj el la epoko: Stravinski, Rachmaninoff kaj Ravel, Koussevitzky kaj Toscanini, Picasso kaj Sert, la granda ŝaka majstro Capablanca, amiko kaj kontraŭulo de Prokofjev. Per siaj allogaj okuloj lignit-koloraj kaj ondumita hararo, Lina ĉarmis la homojn en la supeoj kaj amuzvesperoj, kie ŝi gracie kaj ĉarme elturniĝis. En tiu internacia etoso oni povis ŝati ŝian fajnan humuran senton kaj ŝian sin agrabligon al ĉiu danke al ŝia facileco esprimi sin en ses lingvoj.

Ili geedziĝis la 1923an jaron en Ettal, en la distrikto de Garmisch-Partenkirchen (Germanio), kie Sergej vivis supozante ke li povus trovi la sufiĉan trankvilecon por komponi kaj uzi la lokon kiel bazo de kie vojaĝi al la cirkvito de fremdaj koncertoj. Ili tiam komencis la plej agrablajn jarojn el la vivo de Lina, per la kreskanta sukceso de ŝia edzo, kies moketa kaj dolĉamara muziko esprimis admirinde la humoron de la jaroj 20, akompanita de socia vivo kiun ŝi ĝuis kaj danke al tio ke ŝia beleco, ŝia ĉarmo kaj ŝia lingva scipovo donis apartan brilon. Ili loĝis dum kelkaj jaroj en Parizo kaj ili havis du filojn, Oleg kaj Sviatoslav.

La 1925an-1926an la paro faris turneon en Usono, de oriento al okcidento; la 1927an koncertis en Sovetio, inkludante Leningrado, Moskvo, Kíevo kaj Odeso (kie pasis la infaneco de Lina). La 1930an, de refreno de Usono, ili vizitis ankaŭ Kubon, kie ili konatiĝis kun Federico García Lorca.