Lina Nikó
Lina Nikó | |
---|---|
Lina Nikó | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 10-an de aprilo 1853 en Kunszentmiklós (Hungario) |
Morto | la 26-an de julio 1905 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Lina Nikó, laŭ hungarlingve kutima nomordo Nikó Lina estis hungara aktoro, operetkantisto (aldo).
Lina Nikó [1] naskiĝis la 10-an de aprilo 1853 en Kunszentmiklós, ŝi mortis la 26-an de julio 1905 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Lina Nikó frekventis katolikan lernejon kaj ŝi kantadis en koruso de Baziliko-katedralo de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo En 1868 ŝi forlasis la lernadon kaj aliĝis al trupo de Pécs, post kelkaj jaroj ŝi havis rolojn en Szabadka. Inter 1873 kaj 1877 ŝi iĝis sukcesa aktoro-kantisto de Nacia Teatro (Szeged), poste ŝi apartenis jam en Budapeŝto al Népszínház. En la sekva jaro ŝi denove estis en provinco, ĉar en la ĉefurbo ŝi ne havis sukcesojn. Ekde 1880 ŝi elektis komikajn rolojn, tial ŝi iĝis tuj sukcesa aktoro. En 1895 ŝi estis fondinta membro de Gaja Teatro, kie ŝi ludis ĝismorte.
Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]
- László Beöthy (teatrestro): Béni bácsi - Sára
- Ferenc Molnár: A doktor úr – S-ino Marosi
- Georges Feydeau: La Dame de chez Maxim - Gabriella
Ŝia sola filmrolo[redakti | redakti fonton]
- A tánc (1901)
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- busto en Gaja Teatro
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2014-06-08 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto