Linden-muzeo Stuttgart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Linden-muzeo apud Hegelplatz en Stutgarto

La Linden-muzeo (germane: Linden-Museum Stuttgart) en Stutgarto (Stuttgart, Germanio), estas ŝtata muzeo pri etnologio.

Ĝi apartenas al la plej grandaj etnologiaj muzeoj en Eŭropo. Krom specialaj ekspozicioj laŭokazaj ĝi montras daŭrajn ekspoziciojn pri ekstereŭropaj etnoj en la departementoj Afriko, Mezoriento, Sudazio, Orienta Azio, Suda Pacifiko, Nordameriko kaj Sudameriko.

Historio

Industriistoj el la regiono de Stutgarto en 1882 fondis la asocion Württembergischer Verein für Handelsgeographie und Förderung Deutscher Interessen im Ausland e.V. (Virtemberga asocio por komerca geografio kaj la antaŭenigo de germanaj interesoj en eksterlando) por stimuli geografion, ekonomion kaj kulturon. Ĝi starigis tiel nomatan Handelsgeographisches Museum (Komercgeografia muzeo). La muzeo estas nomita laŭ la prezidanto de la asocio Karl Graf von Linden. Li en 1889 ŝanĝis ĝin al etnologia muzeo laŭ sciencaj principoj. Ĝia hodiaŭa konstruaĵo estis konstruita en 1911 en stilo de novklasikismo.

Eksteraj ligiloj