Lingva elemento

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lingvo > Gramatiko > lingva elemento


En lingvistiko elemento estas ĝenerala termino por vico de sonoj/literoj, kiu reprezentas ian signifon, kaj kiu ne estas dividebla en signifohavajn partojn. Ofte aŭ eĉ plej ofte oni nomas tian elementon ankaŭ "morfemo".

Ia ajn elemento povas uziĝi substantivece en citaĵa rolo (ekz. "La 'tuj' de sinjoroj estas multe da horoj"). Tia citaĵa uzo estas aparta fenomeno, kiu ne konfuzu la klasadon. Kiel O-ecaj citaĵoj povas aperi ankaŭ tute ne-Esperantaj aferoj.

La elementoj de Esperanto dividiĝas en kvar bazajn klasojn:

Tiu kvardivido baziĝas sur la rilatoj de la diversaj elementoj al vorteco.

Elementoj kiuj ne estas primitivaj vortoj ne povas aperi en frazo kiel memstara vorto, sed nur kiel parto de kunmetita vorto.

Vidu ankaŭ:

Elemento, kemia elemento, morfologio