Lipót Baranyai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Lipót Baranyai [baranjai], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Baranyai Lipót estis hungara juristo, bankisto, membro (direktora en 1940, honora en 1943) de Hungara Scienca Akademio.

Lipót Baranyai [1] naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1894 en Hungario en Béllye (nuntempa Bilje en Kroatio). Li mortis la 30-an de januaro 1970 en Frankfurto ĉe Majno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lipót Baranyai post lernado li laboris ekde 1912 en distrikta juĝejo, poste li batalis dum la 1-a mondmilito. Li ricevis juran diplomon en 1919 en Universitato de Budapeŝto. Li laboris en la sekva jaro en la ministerio, poste li ricevis diversajn jurajn taskojn en aliaj laborejoj. En 1928 li ricevis postenon en Hungara Nacia Banko, post jaroj li estis ĉefdirektoro kaj prezidento de la banko. Li pensiuiĝis en 1943 kaj tiutempe li sekrete serĉis amikajn anglajn rondojn por konsulti pri la paco. En 1944 Gestapo arestis lin, sed post monatoj li liberiĝis, poste li kaŝiĝis. Li migris al Britio en 1948, kie li laboris en biblioteko. Post jaroj li laboris en Monda Banko, fine ĝismorte en Germana Federacia Banko.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A háborús gazdálkodás Európában (1940)
  • A klasszikus kultúra és a mai ember (1941)
  • Magyar ár- és jegybankpolitika (1942)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.