Lipót Stark

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lipót Stark [ŝtark], laŭ hungarlingve kutima nomordo Stark Lipót estis hungara inĝeniero, profesoro, framasono (membro de loĝio Galilei) [1].

Lipót Stark
Surskribo de Lipót Stark

Lipót Stark [2] naskiĝis la 4-an de majo 1866 en Hungara reĝlando en Trencsén (nuntempa Trenčín en Slovakio). Li mortis la 17-an de decembro 1932 en Ĉeĥoslovakio en Banská Štiavnica (nuntempe en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lipót Stark akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato palatino József en 1886. Post siaj studoj li laboris en signifa fabriko en Budapeŝto. Inter 1891 kaj 1893 la fabriko sendis lin al San-Paŭlo (urbo) por gvidi laboron de la fabriko. Hejmenveninta li estis altrangigita al ĉefinĝeniero, li ricevis taskojn ne nur en la lando, sed ankaŭ en Konstantinopolo. Inter 1911-1919 li estis ĉefo de la ĉefurba elektra servo, poste li estis privata inĝeniero. Li longe redaktis fakrevuon Elektrotechnika. Li ricevis premion en 1890.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Berechnung der elektrischen Leitungen (1890)
  • Maschinenbau und Elektrotechnik (1898)
  • Blitzableiter mit besonderer Berücksichtigmig landwirtschaftlicher Gebaude (1903)

Fontoj[redakti | redakti fonton]