Lipná (Hazlov)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lipná
germane Lindau
vilaĝo
Lipná
Oficiala nomo: Lipná
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Cheb
Administra municipo Hazlov
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Smrčiny
Situo Lipná
 - alteco 530 m s. m.
 - koordinatoj 50° 09′ 31″ N 12° 15′ 04″ O / 50.15861 °N, 12.25111 °O / 50.15861; 12.25111 (mapo)
Katastro 1,79 km² (179 ha) Lipná u Hazlova
Loĝantaro 24 (2021)
Denseco 13,41 loĝ./km²
Unua skribmencio 1307
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 351 32
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Lipná (Hazlov)
Portalo pri Ĉeĥio

Lipná (ĝis la jaro 1948 Lindov, germane Lindau) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Hazlov, troviĝanta en distrikto Cheb. Ĝi troviĝas proksimume 2 km en valo okcidente de Hazlov. Proksime troviĝas randa parto de montetaro Smrčiny. En la jaro 2021 daŭre vivas ĉi tie 24 loĝantoj.

Lipná situas en katastra teritorio Lipná u Hazlova kun areo 1,79 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1307, kiam Henriko Nothaft donacis trionon de dekonaĵo de Lipná kaj de Polná al germanaj kavaliroj. Homoj ĉi tie havis laboron nur en agrikulturo kaj poste en malgranda granita minejo, tial la vilaĝo restis ĉiam malgranda kaj neinteresa. Nuntempe ĉi tie vivas nur 15 loĝantoj en 14 domoj, el kiuj plie 5 estas refreŝigejaj konstruaĵoj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869285
1880268
1890278
1900274
1910271
1921236
JaroLoĝantoj
1930270
195081
196153
197046
198019
199110
JaroLoĝantoj
200115
201122
202124

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Proksime de Lipná, sur ŝoseo ĝis Skalka troviĝas proksime de fervojo ŝtona penta kruco kun skribaĵo IHS kaj kun trapikita koro, kiu havas klaran historion. En la jaro 1675 ĉi tie patro el Skalka murdis sian filon, kaj laŭ kroniko de Markl li "elŝiris liajn viscerojn kaj elsuĉis lian sangon". Juĝaj dosieroj el la jaroj 1675–1676 konfirmas, ke pro tiu ĉi krimo la kulpinto estis senkapigita per glavo. Laŭlonge laŭ ŝoseo direkte al Polná poste troviĝas kelke da ŝtonaj monumentoj de eksaj germana loĝantoj kaj malgranda niĉa kapeleto.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]