Lisa Gautier
Lisa Gautier | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de aŭgusto 1997 (26-jaraĝa) |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | kantisto |
TTT | |
Retejo | http://lisa-lesite.artistes.universalmusic.fr/ |
Lisa, plennome Lisa GAUTIER (naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1997) estas juna franca dancistino, aktorino kaj kantistino. Ŝi estas nevino de Mylène Farmer (filino de ŝia pli juna frato Michel Gautier) kaj kuzino de Clémence Gautier.
Biografieto[redakti | redakti fonton]
Lisa estas enskribita en "Ecole des enfants du spectacle" (Lernejo de infanoj de spektaklo).
Ŝi ekdancis kiam ŝi estis 5-jara. Ŝi trejnas sin po 15 horojn semajne dancante klasikan kaj ĵaz-dancon. Ŝi dancis sur la scenejo de Operejo Garnier rolante infanon en "Le Songe de Médée", laŭ koregrafio de Angelin Prejlocaj.
Ŝi ŝatas legi policajn romanojn kaj ŝatus ludi elektran gitaron.
Diskografio[redakti | redakti fonton]
Unuopaĵoj[redakti | redakti fonton]
- 2008: Drôle de Creepie (Mylène Farmer/Laurent Boutonnat) (aperis la 8-an de septembro 2008)
Filmaro[redakti | redakti fonton]
- 2007: Jacquou le Croquant: Eta blondulino
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]