Operejo Garnier
Aspekto
| Operejo Garnier | ||
|---|---|---|
| Opéra Garnier | ||
| operejo • muzea konstruaĵo | ||
| Loko | Parizo | |
| Geografia situo | 48° 52′ 19″ N, 2° 19′ 56″ O (mapo)48.871942.33222Koordinatoj: 48° 52′ 19″ N, 2° 19′ 56″ O (mapo) | |
|
| ||
| Malfermita | 5-a de januaro 1875 | |
| Arkitekto | Charles Garnier | |
| Kapacito | 1 979 | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
La operejo Garnier, aŭ palaco Garnier [prononcu garnie] (france Opéra Garnier aŭ Palais Garnier) estas unu el la du operejoj de Parizo. Ĝi troviĝas je la norda fino de la avenuo de la Operejo, en la 9-a arondismento de la franca ĉefurbo.
Ĝi estis konstruita okaze de la granda pariza renovigo fare de la barono Haussmann dum la 19-a jarcento, kaj estas la dektria teatrejo, kiu gastigas la Operejon de Parizo depost la fondo de tiu ĉi fare de Ludoviko la 14-a en 1669. La operejo disponas preskaŭ du mil seĝojn.
La operejo estis ofte kromnomita « la Operejo de Parizo ». Sed depost la konstruado de la operejo Bastille sur la placo Bastille en 1989, oni plejofte nomigas ĝin « operejo Garnier ».
Bildoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- (fr) Oficiala TTT-ejo
- (an) Pliaj informoj pri la operejo Arkivigite je 2006-07-18 per la retarkivo Wayback Machine



