Liskamm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Liskamm
Liskamm fotita de Polukso
monto
Alteco 4 527 m
Situo Italio kaj Svislando
Montaro Valezaj Alpoj
Koordinatoj 45° 55′ 21″ N 7° 50′ 8″ O / 45.92250 °N, 7.83556 °O / 45.92250; 7.83556 (mapo)Koordinatoj: 45° 55′ 21″ N 7° 50′ 8″ O / 45.92250 °N, 7.83556 °O / 45.92250; 7.83556 (mapo)
Unua grimpo 19-an de aŭgusto 1861 fare de grandekspedicio de William Edward Hall kaj aliaj
Plej facila montgrimpo tra orienta aŭ okcidenta kresto
vdr

Liskamm (en la alemana lingvo: Lyskamm, kio signifas pedikokombilo) estas pli ol 4000 metrojn alta montkresto sur la limo inter Kantono Valezo kaj Aosta Valo. Ĝi estas kvazaŭ la krono de ĝia impona mil metrojn alta sudvando, kiu imprese videblas ek de Gornergrat. Liskam konsistas el du pintoj, kies orienta estas la pli alta kun 4527 m s.m., dum la okicdenta pinto havas altecon de 4480 m s.m. Laŭlonge de la norda piedo de Liskamm fluas la impresa Gorner-Glaĉero, de ĝia suda flanko fluas Lis-Glaĉero.

Unua grimpo

La unua grimpon sukcesis la 19-an de aŭgusto 1861 grandekspedicio fare de William Edward Hall, Jean-Pierre Cachat, Peter Perren, Josef-Marie Perren, J.F. Hardy, J.A. Hudson, C.H. Pilkington, A.C. Ramsay, T. Rennison, F. Sibson, R.M. Stephenson, Franz Lochmatter, Karl Herr kaj Stefan Zumtaugwald.

Eksteraj Ligiloj

greke Liskamm sur la retejo "La 4000-metraj pintoj de la Alpoj"