Listo de armiloj en Star Trek

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La fikcia universo de Star Trek enhavas varion de armiloj, kiuj iras el misiloj (la klasika fotona torpedo) ĝis manbataliloj. Multaj aspektoj de la fikcia universo influas modernan popularan kulturon, precipe la lingvaĵon kaj la ideon de kosmoŝipo lanĉanta spacajn torpedojn kaj pafante laserojn, kaj havis ampleksan influon en la fino de la 20-a ĝis frua 21-a jarcento. Star Trek estas sufiĉe populara por ke ĝiaj scienc-fikciaj konceptoj eĉ estis studitaj de veraj sciencistoj.

Energiaj armiloj[redakti | redakti fonton]

La franĉizo prezentas diversajn armilojn, kiuj funkcias kiel pafiloj de radioj, la plej elstara el tiuj estas la "fazero". Ĉi tiuj energiaj armiloj elsendas energion laŭ celita direkto sen la neceso de ĵetaĵoj. La intencitaj efikoj eblas reguladon.

Fazeroj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Fazero.

Fazeroj (en la angla phaser mallongigo de phased array [fazigita aranĝo]) estas oftaj kaj multflankaj energiaj armiloj, unue viditaj en la origina Star Trek televidserio kaj poste viditaj aŭ referencitaj en preskaŭ ĉiuj postaj filmoj kaj televidaj kromproduktoj. Fazeroj venas en larĝa gamo de grandecoj, kiuj iras de pistoloj al kanonoj muntitaj en kosmoŝipoj.

Laseroj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Lasero.

Laseraj armiloj aperas en pluraj epizodoj de la origina serio, kvankam poste epizodoj en Star Trek: The Next Generation ŝajnis indiki, ke la lasero kiel armilo estis malmodernaĵo.

Misiloj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo misilo.

Fotonaj torpedoj[redakti | redakti fonton]

La fotonaj torpedoj estas armiloj bazitaj en kosmoŝipo armitaj per bombo de antimaterio, sekve, malgraŭ la nomo, ili ne rilatas rekte al fotonoj. Ili ĉeestas en ĉiu versioj de la "Star Trek" serioj kaj estas norma armilo ĉe preskaŭ ĉiuj federaciaj stelŝipoj. Fotonaj torpedoj unue aperas en la epizodo de originala serio Arena.

Blankaj armiloj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Blanka armilo.

Katano[redakti | redakti fonton]

Katano estas glavo de japana origino, ĝi aperas foje en la originala serio. La sola grava diferenco kompare kun la malnova glavo de hodiaŭ estas ke la versio de Star Trek estas faldebla, tiel okupante minimuman spacon kiam forportata kaj stokita. En filmo de 2009 Star Trek Rekomenco, leŭtenanto Hikaru Sulu uzas faldan katanon per kiu tranĉi la fadenojn de sia paraŝuto.

Ahn'woon[redakti | redakti fonton]

Ahn'woon estas vulkana kapt-strangola armilo, principe simila al metalaj retoj de la romiaj gladiatoroj en la Tero, tamen ĝi estas multe pli multfaceta. Depende de la kapablo de la uzanto, ĝi povas esti uzata laŭ pluraj manieroj.

Lirpa[redakti | redakti fonton]

Lirpa estas armilo vulkana konsistanta el ligna bastono iom pli ol unu metro longa, kun duonronda klingo ĉe unu ekstremo kaj metala pilko sur la alia. La totala longo de la armilo ŝajnas esti ĉirkaŭ 48 colojn. Ĝi estas simila al la ĉina monaĥa fosilo kaj al la pugila bastono. Kapitano James T. Kirk kaj Spock uzis lirpaojn kiam ili batalis por posedo de T'Pring en epizodo Amok Time.