Listo de prezidantoj de Pollando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Listo de prezidentoj de Pollando kaj de homoj plenumantaj devojn de prezidento:

Dua Pola Respubliko (1918 - 1939)[redakti | redakti fonton]

N-ro Foto Nomo Oficperiodo
Józef Piłsudski - plenumis devojn de prezidento kiel Estro de Ŝtato (komence kiel provizora estro) 14-a de novembro 1918 - 11-a de decembro 1922
1. Gabriel Narutowicz 11-a de decembro 1922 - 16-a de decembro 1922
Maciej Rataj - plenumis devojn de prezidento kiel sejmmarŝalo 16-a de decembro 1922 - 22-a de decembro 1922
2. Stanisław Wojciechowski 22-a de decembro 1922 - 14-a de majo 1926
Maciej Rataj - plenumis devojn de prezidento kiel sejmmarŝalo 15-a de majo 1926 - 4-a de junio 1926
Józef Piłsudski - elektita la 31-an de majo 1926 de Nacia Konvento kiel prezidento, sed li rezignis la oficon
3. Ignacy Mościcki 4-a de junio 1926 - 30-a de aŭgusto 1939

Pola ekzila registaro (1939-1990)[redakti | redakti fonton]

(ĝis la jaro 1945 la ekzila registaro estis agnoskita de multaj ŝtatoj; poste dum dekkelkaj jaroj nur de malmultaj ŝtatoj)

N-ro Foto Nomo Oficperiodo
Edward Rydz-Śmigły - elektis lin la 1-an de septembro 1939 prezidento Mościcki kiel sian sekvanton kaze de "malpleniĝo de la ofico" antaŭ fino de la milito (elekto de la sekvanto estis ebla laŭ la 24-a artikolo de Aprila Konstitucio). La decido estis revokita la 17-an de septembro 1939.
Bolesław Wieniawa-Długoszowski - elektis lin la 17-an de septembro 1939 prezidento Mościcki kiel sian sekvanton kaze de "malpleniĝo de la ofico" antaŭ fino de la milito. Wieniawa-Długoszowski rifuzis, kaj la saman tagon prezidento Mościcki malvalidigis sian decidon pri sekvanto (elekto de la sekvanto estis ebla laŭ la 24-a artikolo de Aprila Konstitucio).
1. Władysław Raczkiewicz 30-a de septembro 1939 - 6-a de junio 1947 (ĝis 1945 la ekzila registaro estis internacie agnoskita)
2. August Zaleski - plenumis la oficon malgraŭ tio, ke lia oficperiodo finiĝis en 1954 9-a de junio 1947 - 7-a de aprilo 1972
Rada Trzech - kolektiva ŝtatestraro, elektita de elmigrintoj kiuj kontraŭis al August Zaleski. Ekde 1956 la ŝtatestraro havis prezidentajn rajtojn. 1954 - 7-a de aprilo 1972
3. Stanisław Ostrowski 9-a de aprilo 1972 - 24-a de marto 1979
4. Edward Bernard Raczyński 8-a de aprilo 1979 - 8-a de aprilo 1986
5. Kazimierz Sabbat 8-a de aprilo 1986 - 19-a de julio 1989
6. Ryszard Kaczorowski - post ĵurigo de Lech Wałęsa kiel prezidento, Kaczorowski transdonis al li siajn rajtojn. La 31-an de decembro 1991 speciala komisiono finigis agadon de la ekzila registaro. 19-a de julio 1989 - 22-a de decembro 1990

Popola Pollando (1944-1952)[redakti | redakti fonton]

N-ro Foto Nomo Oficperiodo
1. Bolesław Bierut 5-an de februaro 1947 - 22-an de julio 1952 (antaŭe, ekde la 31-a de decembro 1944 prezidanto de la Ŝtata Nacia Konsilio)

Pola Popola Respubliko (1952-1989)[redakti | redakti fonton]

La konstitucio de Pola Popola Respubliko (aprobita la 22-an de julio 1952) anstataŭigis oficon de pola prezidento per Ŝtata Konsilantaro (tiun ŝtatan organon aprobis jam konstitucio de 1947). Ŝtatan Konsilantaron prezidis Prezidanto de Ŝtata Konsilantaro. Tamen la plej grava persono en la Popola Respubliko estis la Sekretario de Ĉefa Komitato de Pola Unuiĝinta Laborista Partio. En 1989 oni denove anstataŭigis Ŝtatan Konsilantaron per ofico de prezidento.

N-ro Foto Nomo Oficperiodo
1. Wojciech Jaruzelski - elektita de parlamento 19-a de julio 1989 - 31-a de decembro 1989

Tria Pola Respubliko (ekde 1990)[redakti | redakti fonton]

N-ro Foto Nomo Oficperiodo
1. Wojciech Jaruzelski 1-a de januaro 1990 - 21-a de decembro 1990
2. Lech Wałęsa - la unua prezidanto de Pollando elektita de la popolo 22-a de decembro 1990 - 22-a de decembro 1995
3. Aleksander Kwaśniewski 23-a de decembro 1995 - 23-a de decembro 2005 (estis prezidento dufoje, en la jaro 2000 li estis denove elektita kiel prezidento de Pollando)
4. Lech Kaczyński 23-a de decembro 2005 - 10-a de aprilo 2010
- Bronisław Komorowski - plenumis la oficon kiel estro de Sejmo 10-a de aprilo 2010 - 8-a de julio 2010
- Bogdan Borusewicz - plenumis la oficon kiel estro de Senato 8-a de julio 2010
- Grzegorz Schetyna - plenumis la oficon kiel estro de Sejmo 8-a de julio 2010 - 6-a de aŭgusto 2010
5. Bronisław Komorowski 6-a de aŭgusto - 6-a de aŭgusto 2015
6. Andrzej Duda de la 6-a de aŭgusto 2015[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Uroczystości inauguracji Prezydenta RP Andrzeja Dudy (pole). Arkivita el la originalo je 2015-08-06. Alirita 2015-08-07.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]