Literatura premio "Maria Cristina de Savoio"

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Literatura premio "Maria Cristina de Savoio"
literaturpremio
Nomita laŭ Maria Kristina de Savojo
Lando Italio
Fondita en 1963
vdr

Literatura premio “Maria Cristina di Savoia”, naskiĝinta iniciate de la Convegni di Cultura “Maria Cristina di Savoia” (Kulturaj konvenoj “Maria Kristina de Savoio”), celante premii, ĉiun duajaron, en la samtempa literaturo, ofte karakterizita per materialismo sen esperigaj perspektivoj, verkistojn kiuj, el siaj verkoj, kun plena arta libero, sin montras “sentemaj pri ka homaj kaj kristanaj valoroj”.

Tiu Premio havas, krome, apartan fizionomion pro tio ke ĝi estas asegnita de Centra Ĵurio Virina formita de personoj de alta profesia nivelo kaj bazaj subĵurioj en la aluditaj Konvenoj disvastiĝantaj en tuta Italio, en grandaj kaj malgrandaj urboj de la diversaj regionoj, de Kalabrio, Sicilio, Sardinio ĝis Friulo-Venecio Julia, Piemonto kaj Lombardujo

Estrata nur de ĵuraj virinoj: nuntempe (2012) konstitigas la Centran Ĵurion estratan de la nacia prezidento de la Konvenoj, Stefania Rolla Pensa: Maria Teresa Pasquini, docento, literatura kritikisto; Virginia Cappelletti, responsa direktoro de la revuo “Il Veltro”; Laura Provera, universitata docento; Wanda Rupolo Spitella, literatura kritikisto; Franca Salerno, redaktorino deVatikana Radio.

La Premio “Maria Cristina di Savoia” prenas la nomon de Maria Kristina de Savojo, edzino de Ferdinando la 2-a reĝo de la “Du Sicilioj” (reĝo de 1830 ĝis 1859), kaj mortinta en la famo de virino aparte pratikanta la kristanajn virtojn; ĝi antaŭpuŝas ankaŭ la Konvenojn kiuj nune koncernas ĉirkaŭ sepdek grupojn celantajn kulturon kaj sociajn entreprenojn en tuta Italio.

Verkoj kaj aŭtoroj premiitaj ekde 1965 ĝis hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

  • 1966 - L’iguana: Anna Maria Ortese. Egalmerite kun "La gloria che passò": Umberto Cavasso
  • 1968 - Dannata beatitudine: Angelo Padellaro
  • 1970 - Gli entronauti: Piero Scanziani
  • 1972 - Il diario di Gusen: Aldo Carpi
  • 1974 - La rivolta di Abele: Giulio Bedeschi
  • 1976 - Il figlio: Gino Montesanto
  • 1978 - La signora Teresa: Giovanni Mosca
  • 1980 - Faccia da prete: Caludio Sorgi
  • 1982 - Le mura del cielo: Ferruccio Ulivi
  • 1984 - Galileo mio padre: Luca Desiato
  • 1986 - Cercando l'imperatore: Roberto Pazzi
  • 1988 - Trenta denari: Ferruccio Ulivi
  • 1990 - Il caso anima: Giorgio De Simone
  • 1992 - Konradin: Italo Alighiero Chiusano
  • 1994 - Le storie dell'ultimo giorno: Stefano Jacomuzzi
  • 1996 - Cominciò in Galilea: Stefano Jacomuzzi
  • 1998 - Se un Dio pietoso: Giovanni D'Alessandro
  • 2000 - Il miracolo: Vittorio Messori
  • 2002 - La dogana del duca: Giuseppe Bianchetti
  • 2004 - L'Erede: Roberto Pazzi
  • 2006 - 7 Km da Gerusalemme: Pino Farinotti
  • 2008 - Ragionevoli Dubbi: Gianrico Carofiglio

Maria Cristina de Savoio[redakti | redakti fonton]

Maria Kristina de Savojo (Cagliari, 14-a de novembro 1812 – Napolo, 31-a de januaro 1836), princino de la Regno de Sardio, estis la lasta filino de la Savoja Viktoro Emanuelo la 1-a kaj de Maria Tereza de Habsburgo-Este.

Edukita ĉe kortego de Torino, pro sia kristana agado ŝi estis enskribita, de la katolika Eklezio, inter la “kultinduloj”.[1] Ŝi mortis pro akuŝaj postsekvoj. ([1])

notoj[redakti | redakti fonton]

  1. ”Kultinda” estas la titolo kiun la Katolika Eklezio atribuas, postmorton, al personoj konsiderataj distingeblaj pro “sankteco de vivo”, kaj por kiuj estas jam survoje la porbeatiga proceso.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.