Lobito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lobito estas grandurbo kaj havenurbo en Angolo, en Provinco Benguela.

Blazono de Lobito
Mapo pri Angolo, kie la ruĝo montras lokon de Lobito
Haveno de Lobito
Marbordo de Lobito kun fiŝistaj boatoj

Bazaj informoj

Geografio

Lobito situas laŭ Atlantika Oceano sur la marborda ebenaĵo.

Historio

La urbo estis fondita en 1905, kiel tre bona haveno, sed pli frue en 1843 municipo estis formita. La trajno funkcias ekde 1912.

Klimato

En Lobito la temperaturo varias inter 17 kaj 31 °C. Jare pluvas po 356 mm. Inter majo-septembro apenaŭ pluvas, nur en marto ofte pluvas.

Trafiko

En Lobito estas finstacio de fervojo el Kolwezi. Ankaŭ la haveno kaj la flughaveno estas gravaj por la lando.

Fontoj

  • Angla Vikipedio