Logika aŭo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la logiko, la logika aŭo (esprimita per ), ankaŭ nomita disjunkcio (logiko), estas logika konektilo (operacio), kiu nur rezultigas veran frazon, se mimimume unu (iu ajn) el frazeroj estas veraj.

La operacio estadas skribita per signo | (kodo deksesuma 7C en unikodo) aŭ per signo ∨ (kodo deksesuma 2228 en unikodo, ∨ en HTML).

Ĝia vertabelo do estas (uzataj valoroj estas mallongigoj de Vera kaj Falsa):

A B A aŭ B
F F F
F V V
V F V
V V V

La alia maniero de skribo de la sama vertabelo estas per uzo de nombro 1 por Vera kaj 0 por Falsa:

A B A aŭ B
0 0 0
0 1 1
1 0 1
1 1 1

Laŭbita logika kajo same operacias por ĉiu bito de du nombroj kaj produktas la rezultan nombron. Ekzemple (la nombroj estas deksesumaj) 0x567F | 0x8CA1 = 0xDEFF.

Aŭo estas asocieca kaj komuta.


En elektrotekniko logika kajo estas farata per paralela konekto de ŝaltiloj.


Logika elemento aŭo

En elektroniko por logika aŭo estadas specialaj logikaj elementoj, ili povas havi pli ol du enenirojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]