Logika empirismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Logika pozitivismo, poste nomita logika empirismo, kaj ambaŭ el kiuj kun estas konata ankaŭ kiel novpozitivismo, estis movado en la Okcidenta filozofio kies centra tezo estis la veriga principo (konata ankaŭ kiel veriga kriterio de signifo). Nomita ankaŭ kiel verigismo, tiu preskaŭ sciteorio asertis, ke nur asertoj verigeblaj pere de rekta observado aŭ logika pruvo estas signifa. Startante fine de la 1920-aj jaroj, grupoj de filozofoj, sciencistoj kaj matematikistoj formis la grupojn de la Berlina Cirklo kaj la Viena Cirklo, kiuj, en tiuj du urboj, proponis la ideojn de logika pozitivismo.

Florinta en kelkaj landoj de Eŭropo laŭlonge de la 1930-aj jaroj, la movado serĉis eviti la konfuzon devena el neklara lingvaĵo kaj neverigeblaj postuloj konverti filozofion en "scienca filozofio", kiu, laŭ la logikaj pozitivistoj, serĉis kunhavi la bazojn kaj strukturojn de la plej bonaj ekzemploj de empiriaj sciencoj, kiel la Ĝenerala teorio de relativeco de Albert Einstein.[1] Spite sian intencon plibonigi filozofion studante kaj imitante la faktan enkondukon de empiria scienco, logika pozitivismo iĝis erare stereotipigita kiel movado por reguli la sciencan procezon kaj meti striktajn normigojn en ĝi.[1]

Post la Dua Mondmilito, la movado ŝanĝis al pli milda varianto, nome "logika empirismo", estrita ĉefe de Carl Hempel, kiu, dum la epoko de Naziisma Germanio, estis elmigrinta al Usono. En la postaj jaroj, la centraj premisoj de la movado, ankoraŭ nesolvitaj, estis akre kritikitaj de gravaj filozofoj, partikulare Willard van Orman Quine kaj Karl Popper, sed eĉ, ene de la movado mem, fare de Hempel. Ĉirkaŭ 1960, la movado jam estis fininta sian fluon. Baldaŭ, la verko de Thomas Kuhn nome The Structure of Scientific Revolutions, tute ŝanĝis la fokuson de la akademia filozofio. En tiu epoko, novpozitivismo estis "morta, aŭ tiom morta kiom filozofia movado povas iĝi".[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Michael Friedman, Reconsidering Logical Positivism Arkivita la 1an de februaro 2014 en Wayback Machine (New York: Cambridge University Press, 1999), p. xiv Arkivita la 28an de junio 2016 en Wayback Machine. Alirita la 14an de novembro 2019.
  2. Passmore, John. 'Logical Positivism', The Encyclopedia of Philosophy, Paul Edwards (eld.). New York: Macmillan, 1967, 1a eldono