Longines

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Longines
emblemo
negocoregistrita marko
Komenco 1832 vd
Lando(j) Svislando vd
Sidejo Saint-Imier
Moto Elegance is an Attitude
Fondinto(j) Auguste Agassiz vd
Posedata de The Swatch Group vd
Agokampo brakhorloĝo
Retejo Oficiala retejo
Jura formo akcia kompanio laŭ svisa juro
vdr

Longines estas historia svisa firmao de luksaj horloĝoj, apartenanta al la Grupo Swatch.[1]

Ĝiaj originoj datas de ateliero de horloĝoj fondita de Auguste Agassiz en Saint-Imier, Svisio. Lia nevo Ernest Francillon disvolvis la kompanion, donis al ĝi sian aktualan nomon kaj kreis logoon, nome sablohorloĝo kun flugiloj kiel marko en 1867. Poste li registris tiun bildon kiel marko kaj nun ĝi estas la plej antikva valida marko registrita en la Registro de Markoj de la Monda Organizaĵo de Intelekta Propraĵo.

Longines realigis sian unuan mekanismon en 1867, kaj la sekvan jaron ĝi estis la unua fabrikanto kiu lanĉis mekanismon kies ŝarĝon oni faris tra la krono de la propra horloĝo, sen neceso de ŝlosilo.

En 1896 la firmao zorgis pri la mezurado de tempo en la unua moderna olimpiko. En dek kvar olimpikoj estis Longines kiel la oficiala kronometristo, same kiel ĉe pli ol 30 Tour de France, kaj sportaj ĉampionecoj de gimnastiko, skiado, ĉevalkonkuro, aŭ de Formulo Unu, en kiu ĝi estis patrono dum kelkaj jaroj de la Scuderia Ferrari. En 1952 ĝi estis la unua kompanio kiu unuigis sistemon de tempomezurado al finfoto.

Longines estas fama pro siaj horloĝoj de aviadisto. Uzis ilin ekzemple Charles Lindbergh kaj Amelia Earhart.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «BRANDS & COMPANIES». Alirita la 25an de februaro 2024.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Longines en la hispana Vikipedio.