Lonjsko Polje

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lonjsko Polje
natura parkoprotektata areo • polje [+]

Supermara alteco110 m. i. J. [+]
Koordinatoj45° 25′ 12″ N, 16° 38′ 24″ O (mapo)45.4216.64Koordinatoj: 45° 25′ 12″ N, 16° 38′ 24″ O (mapo)
Areo506,5 km² (50 650 ha) [+]

Lonjsko Polje (Kroatio)
Lonjsko Polje (Kroatio)
DEC
Lonjsko Polje
Lonjsko Polje
Map
Lonjsko Polje
Vikimedia Komunejo:  Nature park Lonjsko Polje [+]
vdr
ĉevaloj en la naturparko Lonjsko Polje

Lonjsko Polje (en Esperanto Vadejoj de Lonja) estas la plej larĝa naturparke protektata malsekejo ne nur en Kroatio, sed en la tuta baseno de la rivero Danubo. La naturparto kovras areon de 505,6 kvadrataj kilometroj, de la areoj oriente de la rivero Sava, la vojo de la rivero Lonja laŭ kiu nomatas la naturparko, ĝis la areoj okcidente de la urbo Nova Gradiška, laŭlonge de la rivero Veliki Strug.

La areo de Lonjsko Polje ekde la jaro 1998 estas deklarita ŝtata naturparko (park prirode). La parka administrejo situas en la vilaĝo Jasenovac.

Laŭ la kriterioj de la Birda Direktivo de la Eŭropa Unio, la parko estas grava birda vivejo. Al esperantistoj la parko cetere aparte konatiĝis dum la UK 2001 en Zagrebo, kadre de kiu tuttaga ekskurso spertigis la flaŭron kaj faŭnon de la vadejoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

45° 25′ N 16° 38′ O / 45.42 °N, 16.64 °O / 45.42; 16.64 (mapo)