Loop Guru

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Loop Guru estas muzikgrupo de ĝenro worldbeat konsistanta el basist/gitaristo Salman Gita (denaske Sam Dodson) kaj la programisto Jamuud (denaske David Muddyman).[1] Ili renkontiĝis por la unua fojo ĉirkaŭ 1980 kaj dekomence ludis kune en The Transmitters kaj publikigis sian debutan unuopaĵon kiel Loop Guru, "Shrine", en 1992. La muziko de tiu grupo estas mikso de azia kaj okcidenta muzikoj, nutrante okcidentajn dancerojn per la riĉaj teksturoj kaj sonoj de la indonezia gamelano kaj tradicia Hindia muziko. Ili metis fortan emfazon sur la elektronikaj registroj de tradiciaj instrumentoj, voĉoj kaj miksecaj sonoj.

Ilia muziko estas rememora kaj influita de etosmuziko kaj similaal tiu de muzikaj artistoj kiel Brian Eno kaj Jon Hassell. Pasintaj kaj nunaj gastomuzikistoj kaj kunlaborantoj estas Natacha Atlas, Sussan Deyhim, Mad Jym, Count Dubulah (konata ankaŭ kiel Nick Page, Psycho Karaoke kaj Dub Colossus) kaj Cat von Trapp.[2]

Ilia unuopaĵo "Paradigm Shuffle", nome unu el iliaj plej popularaj publikaĵoj, estis konstruita pri la prediko de Martin Luther King nome 'I Have a Dream'.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ankeny, Jason. "Loop Guru". AllMusic. Alirita la 26an de oktobro 2019.
  2. 2,0 2,1 (1997) Colin Larkin: The Virgin Encyclopedia of Popular Music, ‑a eldono, Virgin Books, p. 769. ISBN 1-85227-745-9.