Brian Eno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Brian Eno
Brian Eno Profile Long Now Foundation 2006.jpg
Persona informo
Naskonomo Brian Peter George Eno
Naskiĝo 15-an de majo 1948 (1948-05-15) (71-jara)
en Woodbridge
Lingvoj angla lingvo
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
Alma mater Universitato de Southampton
Familio
Frat(in)o Roger Eno
Profesio
Profesio komponistoverkisto • pentristo • muzikproduktisto • kantoverkisto • kantisto
TTT
Retejo http://www.brian-eno.net/
Information icon.svg
vdr

Brian Peter George St John le Baptiste de la Salle Eno, (en angla [|ˈ|iː|n|oʊ]; denaske Brian Peter George Eno, 15a de majo 1948) estas angla muzikisto, registroproduktoro, vidartisto, kaj teoriulo, plej bone konata pro sia pionira laboro en etosmuziko kaj siaj kontribuoj al rok-, pop-, kaj elektronika muzikoj.[1] Mem-priskribita "ne-muzikisto", Eno helpis enkonduki unikajn konceptajn alproksimigojn kaj registroteknikojn en nuntempa muziko.[1][2] Li estis priskribita kiel unu el la plej influaj kaj plinovigaj figuroj de populara muziko.[1][3][4]

Kariero[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta en Suffolk, Eno studis pentrarton kaj eksperimentan muzikon en la artolernejo de Ipswich Civic College meze de la 1960-aj jaroj, kaj poste en la Winchester School of Art. Li aliĝis al grupo de glam rock nome Roxy Music kie ludisto de sintezilo en 1971. Registrinte du albumojn kun Roxy Music, li eliris en 1973 por registri nombrajn soloajn albumojn, stampante la terminon "ambient music" (etosmuziko) por priskribi sian verkelsendojn kiel Another Green World (1975), Discreet Music (1975), kaj Music for Airports (1978). Li ankaŭ kunlaboris kun artistoj kiel Robert Fripp, la bando Cluster, Harold Budd, David Bowie en lia "Berlin Trilogy", kaj kun David Byrne, kaj produktis albumojn de artistoj kiel John Cale, Jon Hassell, Laraaji, Talking Heads kaj Devo, kaj la kompilon de la stilo "no wave" nome No New York (1978).

Eno plue registris soloajn albumojn kaj laboris kun artistoj kiel U2, Laurie Anderson, Grace Jones, Slowdive, Coldplay, James Blake kaj Damon Albarn. Date reen al sia epoko kiel studento, li ankaŭ laboris en aŭd-vid-arto kiel soninstalaĵoj kaj meze de la 1970-aj jaroj kun-disvolvigo de "Oblique Strategies", nome kartoludo kiu montris kriptajn aforismojn intencitaj por veki kreivan penson. El la 1970-aj jaroj antaŭen, la instalaĵoj de Eno estis inkludintaj la velojn de Operejo de Sidnejo en 2009 kaj la Lovello radioteleskopo en Jodrell Bank en 2016. Defendanto de gamo de humanitaraj kampanjoj, Eno verkis pri vario de temoj kaj estas fondinta membro de la kultura institucio "Long Now Foundation".[5] En 2019, Eno estis enmetita en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo kiel membro de Roxy Music.[6]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Soloaj studialbumoj[redakti | redakti fonton]

  • Here Come the Warm Jets (1974), Island
  • Taking Tiger Mountain (1974), Island
  • Another Green World (1975), Island
  • Discreet Music (1975), Obscure
  • Before and After Science (1977), Polydor
  • Ambient 1: Music for Airports (1978), Polydor
  • Music for Films (1978), Polydor
  • Ambient 4: On Land (1982), EG
  • Apollo: Atmospheres and Soundtracks (1983), E.G.
  • More Music for Films (1983), E.G.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Jason AnkenyBrian Eno | Biography & History. AllMusic. All Media Network. Alirita 22a de novembro 2017.
  2. Brian Eno Biography. Alirita 28a de aprilo 2016.
  3. (2012-09-28) “Brian Eno on music that thinks for itself (Wired UK)”, Wired UK. Alirita 29a de aprilo 2016.. 
  4. Five Things Your Favorite Indie Band Owes To Brian Eno. Alirita 28a de aprilo 2016.
  5. Projects - The Long Now. Alirita 16a de januaro 2018.
  6. Roxy Music (angle). Alirita 30a de marto 2019.