Loránd Fenyves

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Loránd Fenyves
Persona informo
Naskiĝo 20-an de februaro 1918 (1918-02-20)
en Budapeŝto
Morto 23-an de marto 2004 (2004-03-23) (86-jaraĝa)
en Zuriko
Ŝtataneco HungarioKanado
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Infanoj 2
Okupo
Okupo violonisto • koncertmajstro • muzikinstruisto • universitata instruisto
TTT
Retejo http://www.lorandfenyves.com
vdr

Loránd Fenyves [fenjveŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fenyves Loránd estis hungardevena-kanada violonisto, altlerneja instruisto.

Loránd Fenyves [1] naskiĝis la 20-an de februaro 1918 en Budapeŝto, li mortis la 23-an de marto 2004 en Zuriko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Loránd Fenyves devenis el juda familio. Li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1934. Liaj plej gravaj instruistoj estis Jenő Hubay, Leó Weiner, Imre Waldbauer kaj Zoltán Kodály. Post siaj studoj li faris recitalojn en Eŭropo. En 1936 Bronisław Huberman invitis lin partopreni en simfonia orkestro en Palestino, tial li forlasis la landon. En 1940 li estis inter la fondintoj de la palestina konservatorio (aŭ akademio) kaj fondis kvarteton, kiu ekzistis ĝis 1956. En la sekva jaro li translokiĝis al Ĝenevo, kie li gvidis la konatan orkestron "Suisse Romande", krome li instruis en la sama urbo de la konservatorio. En 1966 li translokiĝis al Kanado, kie li estis profesoro de Universitato de Toronto, sed li gvidis kursojn ekzemple en Tokio kaj Madrido. Depost 50-jara foresto li revizitis Hungarion kaj dum la sekva jardeko li faris recitalojn. Li ricevis hungaran ŝtatan premion en 1998.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-02-28. Alirita 2019-02-28.