Loreta Strato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Loreta Strato
Loretánská
Loreta Strato
Lando: Ĉeĥio
Urbo: Prago
Urboparto: Hradčany
Geografia situo 50° 5′ 18″ N, 14° 23′ 34″ O (mapo)50.08837398814.392791664Koordinatoj: 50° 5′ 18″ N, 14° 23′ 34″ O (mapo)
Finpunktoj Radnické schody, Pohořelec
Commons: Loretánská (Prague)
Information icon.svg
vdr

Loreta strato (Loretánská ulice) interligas la Loretan Placon kaj la placon de Hradčany. La sekvantaj konstruaĵoj estas interesaj laŭ arkitektura vidpunkto: la Hrzán—palaco (Hrzánský palác), origine gotika (apartenis al Petr Parléř), en la dua duono de la 16-a jarcento rekonstruita en renesanca stilo. La malfrubaroka fasado estiĝis je la fino de la 18-a jarcento. La estinta Dietrichstein—palaco havas sian hodiaŭan aspekton ekde la re-konstruo en la komenco de la 18-a jarcento. La iama baroka Martinic-palaco, ekde la jaro 1837 armea hos-pitalo. La iama urbodomo de la kvartalo Hradčany estas renesancstila konstruaĵo el la jaro 1598. Dekstre, malan-taŭ la urbodomo, kondukas malsupren la Urbodoma ŝtuparo (Radniční schody). Sur la fasado de la domo, tra kiu la Ŝtu-paro kondukas, estas interesaj sgrafitoj el la fino de la 16-a jarcento.

Kastelo de Prago - Belvedere - Placo de Hradčany - Preĝejo De Sta Johano De Nepomuk - Nova Mondo de Prago - Kapucena Monaĥejo - Loreta Placo - Loreta Strato - Úvoz - Pohořelec - Strahov -