Placo de Hradčany

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio >Prago > Hradcany > Placo de Hradčany < Turismo

Placo de Hradčany

LandoĈeĥio
SituoPrago


vdr

Placo de Hradčany (ĉeĥe Hradčanské náměstí) estas la centro de la samnoma kvartalo, ĉirkaŭita de iamaj nobelpalacoj. En la mezo staras pesta kolono (1726) kun skulptaĵoj de F. M. Brokoff. Je la frontflanko de la pitoreska placo staras la Toskana palaco, konstruita en baroka stilo de J. Bapt. Mathey en la jaroj 1689-1691. Dekstre estas iama monaĥinejo de la Karmelaninoj, frubaroka konstruaĵo el la jaro 1655. Apude troviĝas du palacoj de Schwarzenberg: en la unua, bela renesancstila konstruaĵo el la jaroj 1545-1563, estas instalita nuntempe la armea historia muzeo (Vojenské muzeum), en la dua, angula, rekonstruita en la unua jardeko de la 19-a jarcento, troviĝas hodiaŭ la svisa ambasadejo. Kontraŭflanke staras la Ĉefepiskopa palaco, baze renesancstila, sed kun bela rokoka fasado, estiĝinta dum alikonstruado, kiun faris en la jaroj 1784-1785 arkitekto J. Wirch. Apude troviĝas enirejo de la Sternberg-palaco, interesa barokstila konstruaĵo el jaroj 1698-1730; tie ĉi estas nuntempe instalitaj kolektoj de la Nacia Galerio – malnova arto (nome la famaj verkoj de la ĉeĥaj gotikaj majstroj). Malantaŭe aliĝas al ĝi malgranda, sed ĉarma ĝardeno, publike alirebla; el ĝi oni havas belan rigardon en la Cervan Fosaĵon. - Proksime sur la placo estas la iama Martinic-palaco, renesancstila el la dua duono de la 16-a kaj komenco de la 17-a jarcentoj.