Louis Wolfson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louis Wolfson
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1930 (1930-11-30) (93-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Louis WOLFSON (naskita en 1931 en Nov-Jorko[1]) estas usona aŭtoro kiu verkas en la franca. Traktita en psikiatriaj institutoj pri skizofrenio ekde sia infanaĝo, li travivis severajn terapiojn kondukante lin malfidi kaj malami homojn, samtempe radikale detestatante kaj rifuzante aŭdi kaj uzi lian indiĝenan lingvon, la anglan.

Tial li inventis metodon per kiu li tradukas ĉiun anglalingvn frazon al fremdlingva frazo kun la sama sono kaj signifo. Li lernis fremdajn lingvojn (precipe la francan, germanan, hebrean kaj la rusan) kaj alkutimiĝis spontanee traduki (tra altnivela tekniko) ion ajn diritan al li en la angla al Sabir (mikslingvo) de ĉi tiuj lingvoj[2].

La principojn de lia lingva sistemo kaj kiel li utiligis ĝin en sia ĉiutaga vivo, li priskribis en la franclingva libro Le Schizo et les langues (Skizofrenio kaj Lingvoj), kiu estis eldonita en 1970 en la kolekto "Connaissance de l'Inconscient" ĉe eldonejo Gallimard.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (fr) "Louis Wolfson". Arcadi.fr. Arkivita de la originalo, la 15-an de oktobro 2007. Alirite la 2-an de junio 2017
  2. (en) Paul Auster, One-man language, The New York Review, la 6-an de februaro 1976

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]